Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ĈPPIK-membro Li Yining: nova urbanizo en Ĉinio
2013-03-07


Li Yining en intervjuo 

 

    Urbanizo estas historia tasko de Ĉinio en sia moderna konstruado, kaj havas grandan potencialon al la ĉina ekonomio. La registaro devas aktive direkti urbanizon al bona disvolviĝo, kun la celo altigi kvaliton de la urbanizo. Pri tio, Li Yining, vicsekretario de la ekonomia komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Kongreso (ĈPPIK), esprimis, ke urbanizo en Ĉinio devas enhavi 3 partojn, kiaj malnova urbo, nova urbo kaj nova komunumo. 

 

   Laŭ Li, antaŭ kiam oni difinos la specialan vojon de la urbanizo en Ĉinio, oni devas unue ŝanĝi opiniojn pri la urbaniza proporcio, kio estas proporcio de la urba loĝantaro en iu regiono. La averaĝa proporcio de la urbanizo en la mondo estas 50%, tiu en la eŭropaj landoj estas 80% - 90% kaj tiu en Usono -- pli ol 90%.

 

    Se la urbaniza proporcio en Ĉinio altiĝos al la nivelo de tiu en Eŭropo kaj Usono, 900 milionoj da homoj el la tuta loĝantaro el 1300 milionoj da ĉinoj iros en urbojn. Tio estos neimagebla por Ĉinio. Tro multaj homoj en urboj alportos jenajn problemojn, ekzemple malsufiĉaj publikaj servoj kaj malsufiĉaj laborpostenoj, eĉ malstabila situacio de la socio. La urbanizo en la okcidenta Eŭropo en la nuna tempo ne povas stimuli la ekonomion, malsame kiel ĝi stimulis la ekonomion dum la industria revolucio. Nun, al la nova generacio en la okcidenta Eŭropo, ĝi signifas egalan rajton de la homoj en la urboj kaj en la kamparo.

 

    La celo de urbanizo estas feliĉigo de la popolo. Oni ne povas nur altigi la urbanizan proporcion. Anstataŭe, oni devas klopodi por akceli la egalan rajton, la socian sekurecon kaj la publikajn servojn. Nur kiam malgrandiĝos la diferenco inter la urboj kaj la kamparo, la popolanoj povas elekti la lokon preferatan.

 

    Li opinias, ke la urbanizo en Ĉinio devas enhavi 3 partojn. Unue, oni devas plibonigi malnovan urbon por konstrui ĝin al komerca kaj serva zono; due, oni devas konstrui industrian zonon por stimuli la urbanizon kaj la ekonomion en la venonteco; trie, oni devas konstrui novan komunumon en la kamparo, kiu estas proksima al urboj. "Nur per tio Ĉinio povas havi sian propran urbanizan vojon," Li diris.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio