Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wen Jiabao simbole adiaŭis sian ĉefministran karieron de 10 jaroj per la tri sinklinoj
2013-03-07

de CHEN GUODONG


Wen Jiabao sin klinas antaŭ la ĉeestantoj de la 1-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso.

 

    Matene de la 5-a de marto en la Popola Halo de Pekino inaŭguriĝis la 1-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso, en kiu ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris raporton pri la registara laboro. Post fino de la raporto, kiu daŭris ĉirkaŭ du horojn, leviĝis en la halo varma aplaŭdado. Post la longdaŭra aplaŭdado Wen Jiabao turnis sin al la prezidantaro kaj sin klinis antaŭ ĝi. Poste la aplaŭdado refoje resonis en la halo. Wen Jiabao refoje turnis sin kaj sin klinis trifoje antaŭ la ĉeestantoj de la sesio, tiam la aplaŭdado ankoraŭfoje resonadis en la halo.

 

    Wen Jiabao simbole adiaŭis sian ĉefministran karieron de 10 jaroj per la tri sinklinoj.

 

    En la jaro 2003 Wen Jiabao estis elektita kiel ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj en la jaro 2008 li restis ĉe sia posteno. En la pasintaj 10 jaroj, dum kiuj Wen Jiabao servis kiel ĉefministro, li neniam pasigis la Printempan Feston kune kun siaj familianoj kaj oni ĉiam povis vidi lin ĉe la lokoj, kie okazis subitaj eventoj. Lia koro estas intime ligita kun tiu de la ordinaraj popolanoj.

 

    En la ekonomia kampo Wen Jiabao kondukis sian grupon kaj faris sian plejeblon. Antaŭ finiĝo de sia servoperiodo li faris adiaŭon kun rilataj personoj de la kvar departementoj pri reguligado de makroekonomio inkluzive de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado, la Ministerio de Komerco, la Ministerio de Financo kaj la Centra Banko, kaj esprimis al ili sian dankon.

 

    En la politika kampo, la alvoko de Wen Jiabao pri reformado de la politika sistemo multfoje fariĝis ĉefa temo atentata de amaskomunikiloj. Lia vorto "ĉiu reformado devas havi vekiĝon kaj subtenon de la popolo" estas komentita de amaskomunikilo kiel sincera konsilo de maljunulo por la estonteco de Ĉinio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio