Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping ĉeestis diskutan kunsidon de la ŝanhaja delegacio en TPK
2013-03-07


Xi Jinping en la kunsido

 

    Posttagmeze de la 5-a de marto, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato (CK) de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Milita Komisiono de CK de KPĈ, ĉeestis al la diskuta kunsido de la ŝanhaja delegacio en la 1-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK).

 

    En la kunsido, Xi Jinping diris, ke la ĉina ekonomio transiĝis el la kreska periodo, en kiu la ĉiujara kreskado povis atingi pli ol dek procentojn, al la kreska periodo, en kiu la ĉiujara kreskado restas je malpli ol dek procentoj. En la nuna periodo, ni devas klopodi por "trarompi la botelkolon" de la ĉina evoluado kaj solvi la profundajn problemojn kaj koliziojn, la fundamenta vojo kuŝas en kreiveco kaj la ŝlosilo apartenas al scienco.

 

    Li emfazis, ke la ŝtatoficistoj de diversnivelaj registaroj devas bone realigi la popolprofitajn politikojn de la centro, pli multe zorgi la vivmalfacilajn popolanojn kaj sentigi al la popolo la zorgecon kaj varmecon de la kompartio kaj tiujn de la registaro. Ili devas ŝanĝi la laborstilon, firme starigi la vidpunkton pri popolamaso, konstante teni la energian animstaton, kunigi la transiĝon de la laborstilo kun solviĝon de la problemoj koncernantaj al la popolanoj kaj reale, profunde kaj detale servi por la popolamaso por garantii la feliĉan vivon de la popolo kaj la harmonian stabilecon de la socio.

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio