Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Miniblogoj – nova platformo por batali kontraŭ koruptado
2013-03-06


Interreto ludas gravan rolon en batalado kontraŭ koruptado.  

 

    Interreto alportis ŝanĝojn al la vivo de ordinaraj ĉinoj, kaj samtempe ankaŭ al la viv-vojo de iuj registaraj oficistoj. Pasintjare miniblogoj ludis gravan rolon en batalado kontraŭ koruptado en la lando. Fakuloj diras, ke miniblogoj transformiĝis de simpla forumo por publikigi informojn al nova platformo de la kontrolado fare de la publika opinio.

 

    Per miniblogoj ununura foto aŭ videoregistraĵo povas fulmorapide cirkuli, se ĝi rilatas al multe atentata temo. Lastjare la bridado de kreskanta koruptado ĉe ĉinaj ŝtat-oficistoj fariĝis fokusa temo de la ĉina publiko. En tia situacio miniblogoj fariĝis forta kontraŭkorupta instrumento pro ilia avantaĝo de rapida kaj vasta inform-disvastigado.

 

    En 2012 nemalmultaj ekzemploj de koruptado estis sukcese publikigitaj en miniblogoj. Oni vidas, ke ili ĉiam sekvas preskaŭ saman procezon: nome, unue tiuj, kiuj eksciis pri la fakto de koruptado, publikigas ĝin en sia miniblogo; sekve tiu blogero vaste transpublikiĝas kaj oni ĝin pridiskutas rete; nun amaskomunikiloj intervenas kaj la registaro lanĉas enketon; fine la koncernataj oficistoj perdas sian postenon kaj ricevas punon.

 

    Nuntempe, rezulte de la disvolviĝo de informadiko kaj la vekiĝo de la politika partoprenkonscio de ĉinoj, pli kaj pli evidentiĝis la rolo de miniblogoj en diskutado de aktualaĵoj, bataladoj kontraŭ koruptado, infanŝtelado, perfortaĵoj k.s.

 

    Kompreneble interreto nur estas komunikilo, kaj ne povas doni la solvon. Miniblogoj helpas al batalado kontraŭ koruptado nur per publikigado kaj disvastigado de rilataj informoj. Por efike bridi koruptadon ankoraŭ estas benonate starigi kaj plibonigi sistemon por publikigado de laboroj de la registaro, demokratia kontrolado, ekzameno de disciplinoj kaj limigado de la administra povo.

 

    Xi Jinping, nove elektita ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio,diris, ke koruptado rilatas al la demando de prospero aŭ pereo de la partio, kaj ke batalado kontraŭ koruptado estas grava laboro de la registaro kaj de la partio. Post la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en novembro de 2012 kelkaj registaraj oficistoj estis enketitaj pro koruptado, i.a. Li Chuncheng, vicministro-ranga asistanta ĝenerala sekretario de la Partia Komitato de Sichuan-provinco, kiu estis enketita pro serioza malobeado de disciplinoj kaj estis senigita de sia ofico nur 18 tagojn post la elektiĝo kiel kandidata komitatano de la Centra Komitato de KPĈ. Tio montras la firmecon de KPĈ en batalado kontraŭ koruptado.

 

    Ni deziras, ke miniblogoj ludu pli gravan rolon en batalado kontraŭ koruptado, kaj esperas, ke kiel eble plej rapide konstruiĝos efika sistemo de la koruptopreventado kaj de la socia kontrolado por efike bremsi koruptadon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio