Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Novtipa urbanizado stabile antaŭeniĝas
2013-03-06

de LIU BIAN

 


Amaso da kamparanoj fluas al urboj.

 

    Post la Printempa Festo, la fervojaj stacidomoj de diversaj lokoj jam estis plenplenaj de kamparanoj, kiuj, sola aŭ kune kun siaj familianoj,  devas denove forlasi la hejmlokojn kaj komenci  laboradon en urboj, por gajni pli da mono por la familio. Ankaŭ multaj el ili havas la revon enradikiĝi en urboj kiel urbanoj. El la kamparano-laborantoj, multaj,  kiuj laboras en urboj jam duonan jaron, estas  enkalkulitaj en statistiko kiel membroj de urba loĝantaro. Tamen tiaj urb-loĝantoj ne estas veraj urbanoj, ĉar ili ne havas registritan loĝantecon de la urbo, kaj pro tio ili ne povas ĝui privilegiojn de urbanoj.

 

    Ili profitas de la urboj kaj kontribuas al ili.  Ili  tie ŝanĝas sian vivon kaj ankaŭ eltenas la malfacilojn de la vivo.

 

    Ili spertas la procezon de la urbanizado okazanta en Ĉinio, kaj iliaj problemoj estas pli multe zorgataj de la nove elektita gvidantaro de KPĈ.

 

    Nun la "novtipa urbanizado" jam fariĝis grava temo diskutata en TPK kaj ĈPPIK.

 

    En la jarfino de 2012, okazis la kunveno de la Centra Komitato de KPĈ pri la ekonomia laboro, kiu klare esprimis, ke la urbanizado estas historia tasko de la moderniga konstruado de Ĉinio kaj plej potenca forto latenta por grandigi enlandan konsumadon. La okazanta TPK kaj ĈPPIK respondos pri tio, kiel solvi la problemojn de la kamparana urbaniĝo dum la urbanizado kaj realigi kompleksan reformadon en la flankoj de loĝanteco, socia asekuro, medicina servado, socia reglamentado kaj tiel plu.

 

    En la jaro 2011, pli ol duona parto de la ĉina loĝantaro, inkluzive de la homoj kiuj restas en  urboj nur pli ol duonan jaron, jam urbaniĝis. Tamen, laŭ la urba registrita loĝanteco  nur 35% de ĉinoj estas urbanoj. Kvankam la urbaniza nivelo de Ĉinio jam evidente altiĝis, tamen estas ankoraŭ longa vojo por atingi la normojn "altefikan" kaj "altkvalitan".

 

    Pri tio la "sistema problemo" certe estas unu el la kialoj. Wu Jinglian, fama ĉina ekonomikisto, opinias, ke pro la mankoj de terposedanteco, akirado de terpreza diferenco jam fariĝas la ĉefa movforto de la urbanizada antaŭenpuŝigo de multaj lokaj registaroj, kaj la registaroj fariĝis  "spekulantoj de la urbo". Kaj krome la akcento de kresko de la totala enlanda produkto fare de diversnivelaj registaroj faros la ĉinan urbanizadon "movado por krei urbojn".

 

    "Ni devas stabile kaj sane antaŭenpuŝi la urbanizadon", "la esenco de la urbanizado estas la urbaniĝo de homoj, ĝia ŝlosilo estas altigi la vivnivelon de homoj kaj la celo estas feliĉigi la popolanojn kaj riĉigi kamparanojn," tiel komprenas  la nova gvidantaro de KPĈ pri la urbanizado.

 

    EPĈ daŭre raportos pri la novtipa urbanizado de Ĉinio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio