Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La unua virina proparolanto de la du sesioj
2013-03-05


Fu Ying en la gazetara konferenco 

 

    La 4-an de marto sin publikis por la unua fojo la unua virina proparolanto en la 1-a gazetara konferenco de la 1-a sesio de la Tutlanda Komitato de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK). Fu Ying, vicsekretario de la 1-a sesio de la Tutlanda Komitato de la 12-a TPK, estas la 7-a proparolanto de TPK, respondecas pri la agendo kaj koncernaj laboroj de la sesio. Ŝi estis ambasadoro de Ĉinio en Filipinoj, Aŭstralio kaj Britio, kaj fariĝis vicministro de eksteraj aferoj en 2009. Alilanda estro donis al ŝi aplaŭdon, ke ŝi estas unu el la plej bonaj ambasadoroj de Ĉinio.

 

    Fu Ying konigis al la raportistoj 4 partojn de la sesio kaj ĝian detalan agendon. Ŝi diris, ke okazos kelkaj gazetaraj konferencoj pri koncernaj problemoj kaj invitos novan ŝtatan ĉefministron interparoli kun raportistoj. Ŝi ankaŭ respondis demandojn pri kontraŭkorupteco de la registaro, elspezo de la nacidefendo, rilatoj inter Ĉinio kaj la najbaraj landoj, leĝo kaj kontrolo de la medio, kaj pri la politiko pri Hongkongo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio