Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wu Bixia alvokas mediprotekton pere de sia biciklado al TPK
2013-03-05


S-ino Wu Bixia (meze) denove venas per biciklo por partopreni en la 12-a TPK.  

 

    Antaŭtagmeze de la 3-a de marto, s-ino Wu Bixia, reprezentanto de TPK, bicikle venis al la Pekina Konferenca Centro, loĝejo de la pekinaj reprezentantoj de la 12-a TPK. Ŝi funkcias kiel profesoro de la kanta kaj opera fakultato de la Ĉina Konservatorio de Muziko kaj servas kiel reprezentanto de la 12-a TPK. En la pasinta jaro, ŝi tiele per biciklo iris al la Popola Halo de Pekino por partopreni en la 11-a TPK.

 

    S-ino Wu Bixia diris viŝante la ŝviton, ke ŝi ĉiam biciklas en la laboraj tagoj. Laŭ ŝi, tio estas unue korpa ekzerco, kaj due -- praktika ago por alvoki mediprotektadon per la "veturado" kun malmulta ellaso de karbona dioksido. Estas 10 kilometroj la distanco inter ŝia hejmo kaj la loĝejo de la pekinaj reprezentantoj de la 12-a TPK. Ŝi diris: "Mi povas atingi la destinon per biciklo en apenaŭ 20 minutoj!"

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio