Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Trajtoj de la nomlisto de la membroj de la 12a ĈPPIK
2013-03-04


En la 20-a kunveno de la Konstanta Komitato de la 11-a ĈPPIK okazinta en Pekino  

 

    La nomlisto de la membroj de la 12a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), publikigita de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo en la 2a de februaro, estis adoptita de la 20-a kunveno de la Konstanta Komitato de la 11a de ĈPPIK en la unua de februaro. Sube estas la trajtoj de la nomlisto:

 

    La unua, ĝi havas vastan reprezentecon. Inter la membroj de ĈPPIK estas respondeculoj kiuj laboras por ĈPPIK, respondeculoj kaj reprezentantoj el la demokratiaj partioj, el la industriaj kaj komercaj federacioj, el la popolaj organizoj kaj tiuj de la senpartiuloj, patriotaj famuloj el Hongkongo kaj tiuj el Makao, kiuj subtenas la principon de "unu lando, du sistemoj", kaj aliaj personoj el diversaj kampoj.

 

    La dua, ĝi havas la strukturon kompare racian. El la membraro de ĈPPIK, la kompartianoj konsistigas 39.9%, la ne-kompartianoj -- 60.1% kaj la virinoj -- 17.8%, la proporcio de la lastaj estas pli granda ol tiu en la 11a ĈPPIK. La 56 ĉinaj nacioj ĉiu havas siajn membrojn de ĈPPIK.

 

    La tria, ĝi havasla taŭgan proporcion de la malnovaj kaj novaj membroj. El la membraro de ĈPPIK 51.7% estas tiuj de la 11a ĈPPIK, 48.3% -- la novaj, kiuj estas junaj elstaraj talentuloj naskiĝintaj en diversaj kampoj dum la lastaj jaroj.

 

    La kvara, ĝi havas ĝenerale pli altan kvaliton. El la membraro de ĈPPIK 94.9% havas kolegian aŭ superlernejan klerecon, kaj tiu ĉi proporcio estas je 2.5% pli granda ol tiu de la unua sesio de la 11a ĈPPIK.

 

    La Konstanta Komitato de ĈPPIK serioze ekzamenis la nomliston de la membroj de ĈPPIK, kaj ĉiuj 2237 membroj de la 12a ĈPPIK estis deciditaj post konsultado. Inter ili estas 1157 membroj de la 11a ĈPPIK, 1080 novaj, 893 kompartianoj, 1344 ne-kompartianoj, 258 el naciminoritatoj, 399 virinoj kaj 2124 kun kolegia aŭ superlerneja klereco. Kaj la averaĝa aĝo de la membraro de la 12a ĈPPIK estas 56.1 jaroj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio