Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ŝlosilaj vortoj kaj frazoj 100 tagojn post la naskiĝo de la nova gvidantaro de KPĈ
2013-03-04


Xi Jinping kaj aliaj nove elektitaj membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ intervidiĝas kun ĉinaj kaj fremdlandaj raportistoj. 
 

Xi Jinping faras parolon en la gazetara konferenco post la fermo de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ.
 

 

    La 15-an de novembro 2012, la unuan tagon post la fermo de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, kaj aliaj ses nove elektitaj membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ intervidiĝis kun ĉinaj kaj fremdlandaj raportistoj. Tiam la tuta mondo provis sondi: kien la nova gvidantaro kondukos la plej grandan disvolviĝantan landon en la mondo kun pli ol 82 milionoj da KPĈ-membroj kaj pli ol 1.3 miliardoj da loĝantoj.

 

    Ĉinoj kutimas marki 100 tagojn post la naskiĝo de la nova vivo kiel ĝian gravan kreskoperiodon. 100 tagojn post naskiĝo de la nova gvidantaro oni rimarkas, ke la tagordo de Xi Jinping kaj liaj kolegoj estas plenplena. Ili multfoje vizitis personojn de malriĉaj sociaj tavoloj kun malpeza pakaĵo kaj malgranda nombro da sekvantoj; ili ofte sidis sur grandaj litoj de kamparanoj por babili kun ili kaj tiel por koni ilian veran staton. Ili multfoje okazigis altefikajn kaj pragmatajn kunvenojn por fari decidojn kaj lanĉis serion da politikoj kaj rimedoj tuŝantaj aferojn plej atentatajn de la popolamasoj. Iliaj simplaj sed freŝaj vortoj estas diskonigitaj inter popolanoj.

 

    La regantaj ideoj de la nova gvidantaro kaj ilia pensfadeno estas resumeblaj per jenaj ŝlosilaj vortoj:

 

    "Respondecoj": La gravaj respondecoj de la nova gvidantaro estas "tri respondecoj" por la nacio, la popolo kaj la partio.

 

    "Ĉina revo": Realigo de la granda releviĝo de la ĉina nacio estas la plej granda revo de la ĉina nacio.

 

    "Vojo decidas sorton": La problemo de vojo estas la plej grava problemo rilata al leviĝo kaj dekadenco, sukceso kaj malsukceso de la partia afero. La vojo estas vivo de la partio. Oni devas persisti sen ŝanceliĝoj kaj disvolvi la socialismon kun ĉinaj trajtoj, persisti en "tri memfidoj (memfidoj de la vojo, teorio kaj sistemo)".

 

    "Malplenaj paroloj endanĝerigas naciajn interesojn, solidaj laboroj prosperigas la nacion": Ĉiuflanka konstruado de la bonhava socio, fundamenta realigo de la modernigo kaj realigo de la granda releviĝo de la ĉina nacio bezonas solidajn laborojn. Oni devas teni sin en granda entuziasmo kaj diligenteco.

 

    "La popolamasoj estas fonto de nia forto": Ni devas havi la saman senton kun la popolamasoj, dividi ĝojojn kaj malĝojojn kun ili kaj unuiĝi kaj batali kune kun ili. Sopiro de la popolo pri la bela vivo estas nia celo de batalo. Ni ĉiam zorgos pri sekureco kaj danĝero, varmo kaj malvarmo de la popolamasoj.

 

    "Reformado kaj pordomalfermo ne haltos": Reformado kaj pordomalfermo daŭros kaj ne haltos. Oni devas kapti ĉiujn ŝancojn por profundigi reformadon en gravaj kampoj per pli grandaj politika kuraĝo kaj saĝo, kaj kuraĝe alfronti grandajn malfacilaĵojn.

 

    "Rigore regi la partion": Persisti en mem-administrado de la partio kaj rigora regado de la partio por efektive solvi la elstarajn problemojn ekzistantajn interne de la partio. La KPĈ-membroj devas serioze lerni la statuton de la partio, strikte observi la statuton kaj ne ĉasi personajn interesojn kaj privilegiojn.

 

    "Laŭleĝe regi la landon": Laŭleĝe regi la landon estas la baza ĝenerala principo de la partio por gvidi la popolon regi la landon kaj laŭleĝa regado estas la baza maniero por administri la ŝtatajn aferojn. Ajna organizo aŭ persono ne devas ĝui privilegiojn superantajn la konstitucion kaj leĝojn.

 

    "Paca disvolviĝo": Ni devas persisti en la vojo de la paca disvolviĝo, sed neniel devas rezigni niajn justajn interesojn kaj neniel devas fordoni kernajn interesojn de nia lando.

 

    "Revo por potencigi armeon": Obei la gvidadon de la partio estas animo por potencigi armeon, havi kapablon batali kaj venki estas grava tasko por potencigi armeon, laŭleĝe kaj rigore regi armeon estas bazo por potencigi armeon.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio