Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio neniel faros cedon en la problemo pri la suvereneco super sia teritorio
2013-03-04


Lü Xinhua 

 

    Posttagmeze de la 2-a de marto okazis en la Popola Halo de Pekino la gazetara konferenco de la 1-a Sesio de la 12-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, en kiu Lü Xinhua, proparolanto de la sesio, konigis al la ĉinaj kaj fremdlandaj raportistoj la staton pri la sesio kaj respondis iliajn demandojn.

 

    Respondante la demandon de raportisto pri daŭra eskalado de la disputo pri la suvereneco super la insulo Diaoyu inter Ĉinio kaj Japanio, Lü Xinhua diris, ke la insulo Diaoyu estas parto de la teritorio de Ĉinio, Japanio ne havas rajton aĉeti aŭ vendi la ĉinan teritorion. La "aĉeto de la insulo" de Japanio en ĉiu ajn formo severe atencis la teritorion kaj suverenecon de Ĉinio.

 

    Lü Xinhua diris, ke Ĉinio estas pacama lando. Ĝi ĉiam restas ĉe la opinio, ke oni pace solvas internaciajn disputojn per dialogoj kaj traktado. Ĉinio ne provokas disputon, sed ĝin ne timas. Ĉinio volontas vivi en bonaj interrilatoj kun ĉiuj landoj, inkluzive de Japanio. Tamen Ĉinio havas siajn principon kaj malaltan normon kaj neniel faros cedon en la problemo pri la suvereneco super sia teritorio. En la nuna situacio grave estas, ke Japanio devas ĉesigi la agadojn damaĝantajn la teritorion kaj suverenecon de Ĉinio kaj speciale estas, ke japana gvidanto ne plu publikigos nerespondecajn dirojn kaj iros man-en-mane kun Ĉinio kaj faros praktikan penadon por bone trakti rilatajn problemojn kaj plibonigi la rilatojn inter la du landoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio