Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉiuj 2987 reprezentantoj de la 12-a TPK estas identigitaj
2013-03-01


Aŭskultas la raporton pri la elekta laboro de la reprezentantoj de la 12-a TPK. 

 

    La 27-an de februaro, en sia 31-a kunveno, la Konstanta Komitato de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK) voĉdone aprobis la raporton faritan de sia revizia komitato pri la delegacieco de la reprezentantoj de la 12-a TPK. Tio signifas, ke la delegaciecoj de ĉiuj 2987 reprezentantoj de la 12-a TPK estas identigitaj. Post la kunveno, la konstanta komitato de TPK publikigis la nomliston de la reprezentantoj de la 12-a TPK.

 

    La ĉi-foja elektado de la reprezentantoj de la 12-a TPK estas la unuafoja realigo post la revizio de la Leĝo pri Elektado laŭ la sama loĝantara proporcio inter la urboj kaj la kamparo. Ĉiuj elekt-unioj, sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, plene prezentis la demokration, strikte agis laŭ la koncerna leĝo kaj bonorde organizis la elektan laboron. La elekta rezulto montris, ke la konsisto de la reprezentantoj pli kaj pli optimumiĝas. Ĉar diversaj regionoj, nacioj kaj flankoj havas sian taŭgan kvanton da reprezentantoj, precipe, inter ili, evidente altiĝis la procentoj de la laboristoj kaj kamparanoj, multe grandiĝis la nombro de kamparano-laborantoj, multiĝis la proporcio de la virinaj reprezentantoj, tamen malmultiĝis tiu de la gvidantaj kadroj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio