Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Zhai Feng kaj liaj familianoj velŝipadis al 6 landoj dum 8 monatoj (II)
2013-12-27

de LIN XIAOYUN

 

    Oni ne havas tempon timi antaǔ tondro, fulmo kaj kolizio kiuj ebligas dronigon de la velŝipo en maron

 


La tuta familio de Zhai Feng en la golfeto Patong  

 

    Ĉina proverbo diras ke oni preferas iri al monto ol al maro. Post agrablaj momentoj venis nokto en kiu oni devis stari en batalpreteco: Zhai Feng kaj liaj familianoj ĉiuj sin vestis per sav-veŝto kaj portis kaplampon, estis malfermitaj la lumĵetilo, ŝip-koverta lumo, radio, sonaro kaj radaro, la veloj ĉefa kaj antaǔa estis reĝustitaj, laŭ la vetero...

 

    Antaŭ ekvojaĝo, Zhai Feng mem lernis sciojn pri navigado sur maro. Li timas la maron en mallumo. La plej granda danĝero ofte sin kaŝas en la plej kvieta maro. Ĉe la ĉiela limo trembrilis lumoj el fiŝkaptaj boatoj, je la vido de tio, li faris facilan ekspiron. Sed tiam li ankoraŭ devis sin gardi por eviti la fiŝretojn.

 

    Zhai Feng diris, ke ĉiu marnaviganto ekveturas kun timo. Dum la pasintaj 8 monatoj, la timo kiel feroca tigro ilin akompanis en ĉiu momento. Zhai Feng kaj liaj familianoj 10-foje renkontiĝis kun danĝeroj grandaj kaj malgrandaj. Foje, pro lia forta dormeco, la velŝipo riskis kolizion kun granda fiŝboato alproksimiĝanta. Lia edzino Sun Hongyan en subvestoj estis frapita de stuporo, restis rigide sidanta sur la ferdeko de la velŝipo. Ili plej timis la veteron kun tondroj kaj fulmoj, ĉar ili ne sciis ĉu la velŝipon trafos la venonta tondro. Ĉiam tiam la 3 familianoj brakumis unu kun la aliaj en la kajuto, preĝante ke la tondroj kaj fulmoj rapide forpasu.

 

    Zhai Feng diris, ke fakte en la momento kiam la danĝero vere alvenas, oni ne havas tempon por timi. Ĉar ili devas en la plej mallonga tempo trovi la plej taǔgan manieron por pritrakti la eventon. "Ĉiu danĝero povas nin mortigi."

 


Ĉe haveno de Malajzio la edzino kaj filino de Zhai Feng surbordiĝas por bano kaj vestolavado.  

 

    Sur maro, Zhai Feng realigis sian deziron de multaj jaroj: kreskigi al si longan hararon. Li priridis sin mem, ke aspekte li multe pli beliĝis. Lia filino Naixin fariĝis bruna kaj multe pli alta; sur maro ŝi ne malsaniĝis nek faris bruegon. Sed la edzino de Zhai Feng havis pli da "eventoj": falis en maron, estis vundita de konko, malsaniĝis de tempo al tempo... En la aĝo de pli ol 30 jaroj, ŝi sentis por la unua fojo ke ŝi "plenkreskis" pro tiu ĉi navigado. 

 

    Ŝi eksciis ankaŭ kiel teni harmonion kun la edzo. En la pasinteco, ŝi per longa silento traktis la konfliktojn kun Zhai Feng, dum sur maro, ŝi tamen nepre devis tuj esprimi sian opinion kaj senton, ĉar ili devis kune alfronti ĉiujn okazaĵojn.

 

    Alilandaj emeritaj geedzoj fiksis sian hejmon sur maro

 

    Malproksime for de la marbordo, Zhai Feng foje demandis sin kiel filozofo: "Kial vi estas ĉi tie? Kion vi serĉas?"

 


Vivo sur la velŝipo 

 

    En la okuloj de multaj homoj, velado sur maro estas heroaĵo, sed Zhai Feng rigardas tion nur kiel vivmanieron. Sur maro li vidis ankaŭ la pompan vivon de aliaj homoj. 

 

    Krom vizito al lokaj vidindejoj, li kaj liaj familianoj restis plejparte en la klubo Jaĥto kiam ili surbordiĝis, ĉar la velŝipo bezonas ripozi. Krom liveri la servojn, kiaj ankrado de ŝipoj, provizado de petrolo kaj elektro, tie troveblas multe da instalaĵoj kaj ejoj, kiuj servas por homoj.

 


La tuta familio de Zhai Feng sur la insulo Similan de Tajlando  

 

    Multaj jakto-kluboj sin lokas en pitoreskejoj kaj kunĝuas instalaĵojn kun kvin-stelaj hoteloj. En la naĝejo de la jakto-klubo Port Diskson de Malajzio, Zhai Feng hazarde renkontiĝis kun pluraj ĉinaj turistoj. Dum la babilado kun ili, Zhai Feng informiĝis ke ili povis naĝi ĉi tie, ĉar ili loĝis en la hotelo de la klubo kaj pagis 2 mil juanojn po nokto. Sed li pagis nur 104 juanojn ĉiutage por la haltado de sia velŝipo. 

 

    En la tieaj jakto-kluboj la plejparto de marvojaĝantoj el la tuta mondo vivas sian vivon, pasigas sian liberan tempon kaj faras interkomunikadon kun aliaj. Tie Zhai Feng renkontiĝis kun paro da geedzoj kunportantaj sian 17-monatan filineton. Ili jam vojaĝis tra duono de la mondo. Iu brita familio kun siaj 3 filinoj velŝipadis tra la mondo kaj la usona familio el 4 membroj vivas sur sia boato kune kun 2 grandaj hundoj amindaj...

 

    Zhai Feng diris, ke marnavigantoj de aliaj landoj plejparte estas maljunaj geedzoj emeritiĝintaj. Li helpis amikon en aĉeto de uzita boato, kaj ĝia mastro estis francaj maljunaj geedzoj ambaŭ en la aĝo de pli ol 73 jaroj. En la tago kiam ili transdonis sian boaton al ĝia nova mastro, la du maljunuloj adiaŭis ĝin kiel sian infanon, ĝin karesante kun amemo. Poste la sinjorino kun sia simpla kaj malgranda sako en unu mano surbordiĝis kun la edzo mano en mano. Ŝiaj elegantaj grizaj haroj flirtis en la mara venteto.

 

    Zhai Feng renkontis ankaŭ paron da junaj geedzoj el Pekino. Ili diris al Zhai Feng, ke la gepatroj aĉetis jakton por ili per 2 milionoj da juanoj, sed ili opiniis ĝin ne sufiĉe altnivela. Sed veturante al la insulo Phuket de Tajlando, Zhai Feng vidis strangan grandan velŝipon. Tio estis fera velŝipo reformita el kargoŝipo. La germana flago pendis super ĝi kaj aro da junuloj kuŝis sur la posta ferdeko. Tre juna ŝipestro elkuris el la pilotejo kaj salutis ilin. Tio multe kortuŝis Zhai Feng: "Ili konstruis sian propran arkeon kaj paradas tra la mondo. Ili vivas la vivon kiu al ili plaĉas."

 

    En la 23a de junio de 2013, Zhai Feng kaj lia familio finis la vojaĝon kaj revenis al la hejmlando Yanzhou en la provinco Shandong. Nekomprenemo de aliaj homoj denove ilin ĉirkaŭis: "Vi sufiĉe vin distris, kaj nun devas resti hejme?" Li iris viziti siajn bogepatrojn, sed estis elpelita.

 

    En la lasta jaro, ili velŝipe vojaĝis per ĉiuj posedaĵoj en la valoro de 390 mil juanoj. Kvankam la averaĝa monata elspezo estis nur 3 mil aŭ 4 mil juanoj, sed pro perdo de la ekonomiaj rimedoj, restis al ili post la vojaĝo nur iom pli ol 10 mil juanoj.

 

   Iuj komercistoj proponas negoci kun Zhai Feng kun espero, ke sur lia velŝipo estos instalita marko kaj ke la familio de Zhai Feng velŝipados laŭ la fiksita itinero. Zhai Feng tion rifuzis, ĉar li esperas gajni monon "starante".

 

    Li havas ideon: li disponigos liberan spacon en sia velŝipo, ke tiuj kiuj pagos 10 juanojn povas subskribi tie sian nomon. Li diris, ke tio estas tutmonda navigado de ordinaraj homoj. "Kelkajn jarojn poste, ni kune realigos nian komunan deziron, t. e. vojaĝi tra la mondo. Kaj oni povos diri al la homoj kiuj dubas nian agadon. Vidu, ni sukcesis kune, kaj sur la velŝipo estas miaj signoj. "

 

    Sekve, Zhai Feng volas iri al Aŭstralio kaj Novzelando. Li opinias, ke ĉio estas nur la komenco, velŝipado kiel longa ŝtuparo kondukas al la vivo kiun li volas. "Mi volas vidi tiun ĉi mondon kaj tiun ĉi eraon. En la vivo oni havas elekton, kaj ĉio povas ŝanĝiĝi."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio