Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Alibaba.com – ĉina kompanio pri elektronika komerco
2013-12-25

de ZHANG SHUANG

 


Tabelo pri la negoca sumo kaj profito de Alibaba, eBay kaj Amazon en 2012 

 

    Alibaba estas ĉina kompanio pri elektronika komerco. Ĝi fondiĝis en 1999 en Hangzhou, suda Ĉinio kaj servas kiel negoca platformo sur interreto, kies profito ĝis septembro de 2012 atingis 485 milionojn da usonaj dolaroj kaj la enspezo 4100 milionojn. En la sama jaro la negoca sumo de ĝiaj du filiaj komercaj platformoj Taobao kaj Tmall eĉ superis 1100 miliardojn da juanoj (egalvaloro de 170 milardoj da usonaj dolaroj), atingante totalan sumon de komerco pli grandan ol tiuj de la kompanioj eBay kaj Amazon.

 


La kovrilo de la 3-a numero de la gazeto Ekonomiisto 

 

    Raporto sur la marta numero de Ekonomiisto diris, ke paŝo-post-paŝe fariĝante unu el la plej grandaj ekomonioj de la mondo Ĉinio starigis alian mejloŝtonon. La disvolviĝo de la ĉina elektronika merkato estas pli rapida ol tiu de Usono, kaj en la ĉina merkato Alibaba okupas la plej gravan lokon. Fakte laŭ diversaj kriterioj Alibaba jam estas taksata kiel la plej granda kompanio en la kampo de elektronika komerco en la mondo.

 

    Gvidi la elektronikan komercon en Ĉinio

 


Ma Yun sur la kovrilo de la revuo Forbes 

 

    En 1999 Ma Yun estis anglalingva instruisto en Hangzhou. Li fondis la kompanion Alibaba, kiu kun kreiva modelo pri komerco-al-komerco konstruis ponton inter ĉinaj malgrandaj produktaj firmaoj kaj iliaj potencialaj klientoj, kiuj mem estas firmaoj ĉinaj aŭ alilandaj. Per tio Alibaba pionire gvidis la komercan merkaton sur interreto en Ĉinio.

 

    En 2003 Alibaba fondis la retejon Taobao, kiu servas rekte por konsumantoj kiel eBay. Nun en Taobao vendiĝas totale ĉ. unu miliardo da varoj, kaj per tio ĝi sin vicigas inter la 20 retejoj kun la plej multaj vizitantoj de la mondo. Unuflanke la granda komerca skalo de Taobao ebligas al la konsumantoj viziti ĝiajn paĝojn por elekti varojn, multe altigante ĝian reklaman valoron kiel konsekvenco. Ĝuste per tio Taobao forrabis de Baidu kaj Google multe da reklama enspezo. Aliflanke, ĝia sukceso evidente pruvis la avantaĝon de la reta merkato kompare kun la vendado ĉe tradiciaj butikoj. La postiĝinta podetala komerco ekster interreto en Ĉinio motivis la pli rapidan disvolviĝon de la elektronika komerco sur reto en tiu lando ol en evoluintaj landoj. Ekde 2003 la elektronika komerca merkato je 120% kreskis en Ĉinio. En 2011 Taobao dividis sin en Itao, Taobao kaj Tmall; en 2012 Tmall ŝanĝis sian ĉinan nomon kiel Tianmao kiu servas kiel platformo inter komercistoj kaj konsumantoj simile kiel Amazon kaj ebligis al ĉinaj konsumantoj aĉeti varojn kun fabrikmarkoj famaj en la mondo kiel Disney aŭ Levi's.

 

    Esploro kaj kreiveco

 

    Fakte Alibaba ŝuldas sian sukceson al sia preciza fiksado de du strategiaj celoj.

 

    La unua celo estas: redukti la koston en serĉado. Peter Williamson el la Judge-a Komerca Kolegio sub Brige-Universitato diris, ke la kialo de la rapida disvolviĝo de la servo pri komercantoj-al-komercantoj de Alibaba kuŝas en tio ke ĝi solvis la problemojn pri inform-manko kaj pri alta kosto pri inform-serĉado. La ĝusta fiksado de tiu ĉi celo helpis al Alibaba profiti el la unua kunfandiĝa tajdo de la ĉina kaj tutmonda ekonomioj.

 

    La dua: starigi konfidon. Alibaba fondis Alipay.com, retpaga sistemo surbaze de la triaflanka garantio dum negocoj, nome nur post aprobo de la aĉetantoj, la pago transdoniĝos de Alipay.com al la vendintoj. Tiamaniere ili starigis efikan konfidon.

 

    Lastjare Alibaba per la donitaĵoj kolektitaj en sia elektronika komerco disvolvis novan kampon. Ekzemple la ekspresa transportado pri varoj el la platformo de Alibaba okupis 60% de tiuj de la tuta lando. Tiuj donitaĵoj helpis al ĝi pli klare ekscii la kutimojn de kelkcent milionoj da konsumantoj kaj kompanioj. Antaǔ tri jaroj depende de la donitaĵoj pri la negocoj sur la platformo, Alibaba ekliveris servon alprunti malgrandan sumon (mezaveraĝe 8 000 usonaj dolaroj) por la kompanioj, kiuj malfacile akiras alprunton el bankoj. En 2012 la totala prutita sumo de Alibaba atingis 600 milionojn da usonaj dolaroj. Estas atendinte, ke ĝis la fino de 2013 la sumo atingos 2 miliardojn da usonaj dolaroj. Fakte tiamaniere Alibaba iasence antaǔenpuŝis la flekseblecon de la ĉinaj financaj politikoj pri la malgrandaj entreprenoj.

 

    Alibaba foje refoje havas kreivajn agadojn, nome antaǔ nelonge ĝi kunlabore kun la Ping'an-a Asekura Kompanio kaj QQ.com fondis firmaon pri asekuro.

 

    Krome Ĉinio estas la plej granda merkato pri inteligentaj poŝtelefonoj, kies vendkvanto kreskis de 2 miliardoj da juanoj en 2010 al 5.3 miliardoj da juanoj en 2012, okupante ĉirkaŭ 4% de la totala sumo de elektronika konsumado. Por pli bone utiligi tiun fonton lastatempe Alibaba kolektis grupon da inĝenieroj al poŝtelefonaj sekcioj.

 


Tabelo pri la profita kresko de Alibaba inter 2009 kaj 2012 

 

    Pojekto por la surborsigo de akcioj

 


Ma Yun kaj Lu Zhaoxi en Hongkongo 

 

    Nun Alibaba reorganizis sin en 25 sekciojn. En majo ĉi-jare Lu Zhaoxi ekfunkciis kiel la ĉefa plenuma oficisto kaj Ma Yun, la fondinto, kiel ĉefo de la direkcio. Ĉio ĉi tio estas preparo por la surborsigo de ĝiaj akcioj. Ĝi estos la plej atentinda tiuspeca projekto post tiu de Facebook en la pasinta jaro. La totala valoro de Alibaba post la surborsigo kredeble atingos inter 55 miliardoj kaj 120 miliardoj da usonaj dolaroj.

 

    Sendube la akci-surborsigo de Alibaba altiris al si pli da atento de la mondo. Ĝi disponigos al la investantoj platformon kun granda altira kapablo. La ekonomiisto Gordon Orr diris, ke en la sekvaj kvin jaroj Alibaba fariĝos unu el la plej valoraj kompanioj de la mondo, kaj ĝia pojara negoca sumo atendinte superos 1000 miliardojn da usonaj dolaroj.

 

    La ŝanĝiĝo de maniero per kiu la ĉina ekonomio kreksas, la kresko de ĉinaj konsumantoj kaj la disvolviĝo de ĉinaj entreprenoj donis al Alibaba novajn eblecojn. Sur la platformoj de Alibaba kolektiĝis pli ol 6 milionoj da vendantoj, multe akcelante ĝis nun malgrandan efikon de detala komerco kaj malaltan produktkapablon de rilata transportado. Kaj kun ekspansio de la nova merkato Alibaba havigos al si pli da kapabloj por transformi la ĉinan ekomonion de akcelado per investado al tiu per konsumado.

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio