Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Estas la plej multa la nombro de rid-mevoj, kiuj travintras en Kunming en sudokcidenta Ĉinio
2013-12-24


Kunming-anoj manĝigas rid-mevojn. 

 

    La 22-an de decembro la urbo Kunming de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio faris statistikon pri la nombro de rid-mevoj, kiuj venis al la urbo por travintri. Laŭ statistiko farita de 158 laborantoj en 62 lokoj de 24 regionoj, la nombro de la rid-mevoj vivantaj en Kunming atingis 39 230, multiĝis je ĉirkaŭ 4 mil kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. Ilia nombro estas la plej multa en la pasintaj jaroj.

 

    Laŭ analizo de Wang Zijiang, fakulo pri birdoj, pro bonigo de la akvo-medio ĉe Dianchi-baseno de Kunming, atento de la loka registaro, fortigo de la homa konscio pri protekto de birdoj, varmiĝo de la tutgloba klimato kaj aliaj kialoj, dum la lastaj jaroj pli kaj pli multaj rid-mevoj flugas al Kunming por pasigi vintrojn. Pro tio ĉi-jare la nombro de rid-mevoj, kiuj venis al Kunming por travintri, estas la plej multa kompare kun tiu en la pasintaj jaroj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio