Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La totala sumo de importo kaj eksporto atingis 2 343 miliardojn da juanoj
2013-12-20


Shen Danyang, proparolanto de la Miniterio de Komerco de Ĉinio  

 

    La 18-an de decembro okazis gazetara konferenco de la Miniterio pri Komerco de Ĉinio, kie oni konigis informon pri la ĉina komerco de januaro ĝis novembro de 2013. Laŭ statistikoj, de januaro ĝis novembro de la kuranta jaro, la totala sumo de importo kaj eksporto atingis 2 343 milardojn da juanoj, kiu kreskis je 7.7% kompare kun tiu de la sama periodo lastjare. Kreskis je 8.3% la eksporta sumo, kiu estas 1 244 miliardoj da juanoj. Nur en novembro, la eksporta kvanto kreskis je 12.7%, pli granda kompare kun la antaŭa monato.

 

    La proparolanto de la ministerio diris, ke la komerca sumo inter Ĉinio kaj Japanio malkreskis je 6.2%, kaj tiu inter la ĉeftero kaj Hongkongo kreskis je 19.8%. En la pasintaj 11 monatoj, internacia komerco havas kelkajn trajtojn: stabiliĝis la komercado inter Ĉinio kaj EŬ, Usono kaj la Asocio de Landoj de Sudorienta Azio (ALSA); kreskis la eksporta kvanto en la orienta regiono, aktiviĝis la eksporto en la meza kaj okcidenta regionoj; stabile kreskis la normala komerco, malrapide kreskis la fabrika komerco; kreskis la ekporta kvanto de mekanika kaj elektra produkto, kreskis laborintensa produkto; energia kaj resursa produkto estas eksportita pli multe, sed kun malpli kara prezo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio