Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Financa forumo en Sanya
2013-12-17


Ĉeestantoj en la forumo  

 

    De la 13a ĝis la 15a de decembro okazis en la hotelo Sheraton, Sanya en Hainan-provinco, Sanya-forumo pri financo kun la temo "restrukturado por esplori novan puŝforton por kresko".

 

    La forumo, altnivela dialoga platformo por la neregistara kaj internacia financa kampo, kunaranĝita de la Ĉina Asocio por Internacia Amikeca Kontakto kaj la gazeto Caijing, celas puŝi internaciajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn de ekonomia tekniko, diskuti por solvi gravajn problemojn kaj akceli bonan disvolviĝon de la monda ekonomio.

 

    En ĝi ĉeestis eksa brita ĉefministro Tony Blair, eksa franca ĉefministro Dominique de Villepin, eksa unua vicĉefministro kaj financa ministro de Pollando Grzegorz Kolodko, eksa vicdirektoro de la Ĉina Komisiono de Disvolviĝo kaj Reformado Zhang Guobao, adjunkta administrista direktoro de la Internacia Mona Fondaĵo, kaj aliaj gvidantoj el la kampoj de politiko, komerco kaj scienco.

 

    La ĉeestantoj diskutis pri mondaj defioj kaj kunlaboroj sub la krizo, serĉo de nova impulso por la kresko de la mondo, reformado kaj kresko de Ĉinio kaj novaj ekonomioj kaj aliaj makrostrategiaj demandoj, ankaŭ pri transformiĝo kaj elekto de entreprenoj, financa superrigardo kaj regado, konstruado de la kapitala merkato, kunfandiĝo kaj disvolviĝo de la ĉina kaj okcidenta kulturoj kaj aliaj atentataj temoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio