Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Estis kunligita la fervojo por trajnoj en granda rapideco inter Nanning kaj Pekino
2013-12-12


Fervojaj laboristoj en konstruado de fervojo  

 

    Frumatene de la 10-a de decembro estis kunligita la fervojo por trajnoj en granda rapideco inter Nanning de Guangxi kaj Pekino. En la estonteco la vetura tempo de Nanning al Pekino mallongiĝos de 26 horoj al 10 horoj.

 

    La Fervoja Administracio de Nanning konigis, ke post kunligo de la fervojo por trajnoj en granda rapideco kun la fervoja stacio Nanning, la fervojo por trajnoj en granda rapideco inter Nanning kaj Hengyang de Hunan-provinco estis finkonstruita kaj la fervojo por trajnoj en granda rapideco de Guangxi estis kunligita kun tiu inter Pekino kaj Kantono. Tio signifas, ke la fervojo por trajnoj en granda rapideco de Ĉinio etendiĝis al la Guanxi-a Ĝŭang-Nacia Aŭtonoma Regiono en la suda parto de Ĉinio, najbara al landoj en sudorienta Azio, kaj faris preparon por interkunliĝo de la fervojo por trajnoj en granda rapideco de Ĉinio kaj tiu de Vjetnamio. Nanning, ĉefurbo de Guangxi, fariĝos trafika centro de Ĉinio kaj landoj en sudorienta Azio.

 

    La Fervoja Administracio de Nanning de Ĉinio diris, ke la Ĉina-Vjetnama Fervojo, la Ĉina-Birma Fervojo kaj la Ĉina-Tajlanda Fervojo estas parto de la fervoja reto, kiu ligas Ĉinion kaj landojn en sudorienta Azio. Nuntempe la fervojo por trajnoj en granda rapideco inter Nanning kaj Hanojo, ĉefurbo de Vjetnamio, estas konstruata. Antaŭ ekkonstruado de la fervojo, Ĉinio havas fervojon ligantan landojn en sudorienta Azio. En la 1-a de januaro de 2009 Ĉinio funkciigis la internacian trajnon de Nanning al Hanojo kaj pro tio Nanning fariĝis la sola urbo, kiu funkciigas rektan internacian pasaĝeran trajnon, escepte de Pekino. Nuntempe la Fervoja Ministerio de Ĉinio faras traktadon kun la vjetnama departemento pri fervojo por antaŭenpuŝi la konstruadon de la fervojo por trajnoj en granda rapideco inter Pingxiang kaj Hanojo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio