Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina disvolvado konformas al traktado de klimata ŝanĝiĝo (III)
2013-12-09

-- Intervjuo kun Xie Zhenhua, estro de la ĉina delegacio al la Varsovia Konferenco

 

Teksto de ZHAO JUN kaj DONG YAN

Foto de ZHANG SHUANG

 


Xie Zhenhua intervjuata de El Popola Ĉinio 

 

    El Popola Ĉinio: Internacia klimata konferenco donas al ni la impreson de ŝakludo inter registaroj. Kio estas la ĉefa premo alfrontita de Ĉinio en la Varsovia Konferenco? Kiel vi rigardas la premon?

 

    Xie Zhenhua: Evoluintaj landoj deziras forpuŝi sian propran premon pri klimato sur Ĉinion kaj aliajn evoluantajn landojn. La "premo" signifas, ke Ĉinio devas konduti pozitive kaj konstrueme.

 

    Fakte, la bazaj interesoj de Ĉinio konformas al la internacia tendenco de la traktado de klimata ŝanĝiĝo. La 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ proponis la ĝeneralan postulon progresigi ekologian civilizacion, kio estas konforma al la internacia tendenco de verda malalt-karbona evoluigo, do la ĉina registaro certe estas pozitiva traktanto de klimata ŝanĝiĝo.

 

    En Ĉinio ni estas kaj viktimoj kaj "kontribuantoj" de klimata ŝanĝiĝo. Unuflanke, en la pasintaj dek jaroj aperis en Ĉinio pli kaj pli multe da tagoj de ekstrema vetero, kio rezultigis morton de 76 mil homoj kaj ekonomiajn perdojn de 4700 miliardoj da juanoj, tial Ĉinio estas granda viktimo. Rilate al ellas-redukto ju malpli da penoj, des pli da premoj el klimata ŝanĝiĝo. Ĉinio havas respondecon forte redukti ellasadon, kaj dume plialtigi sian kapablon por adaptiĝo. Tio estas la rimedo, kiun ni devas preni nun.

 

    Aliflanke, ni devas konfesi, ke Ĉinio estas la plej granda ellasanto de karbona dioksido. Ĉinio estas en la lasta fazo de industriigo, sed samtempe ĝi restas en transforma periodo. Krome, urbanizado ankaŭ ne finiĝis en Ĉinio. Laŭ evolua leĝo en ĉi tiu stadio ellasado de karbona dioksido estas tre granda. Tamen, oni devas alpreni efektivan rimedon por limigi ellasadon de karbona dioksido. Plialtigi kvaliton kaj efikon de ekonomia kresko egalas redukti ellasadon de karbona dioksido. Ĉinio nepre devas ŝanĝi evoluigan modelon, ĝustigi ekonomian strukturon, industrian strukturon kaj prienergian strukturon, ŝanĝi konsuman manieron. Ĉio ĉi konformas al la postulo pritrakti klimatan ŝanĝiĝon. Tial en la tutmonda traktado de klimata ŝanĝiĝo Ĉinio sendube estas antaŭenpuŝanto, kaj ludas aktivan kaj konstrueman rolon.

 

    La freŝa problemo pri polua nebulo estas la rezulto de malkonvena energi-strukturo kaj troa uzo de karbo. Krome, nia disvolva maniero estas primitiva, kaj la industria strukturo estas malekvilibra. En la regiono de Pekino, Tianjin kaj Hebei troviĝas multe da firmaoj pri ferŝtalo, cemento aŭ elektroenergio. En tiel dense loĝata regiono oni uzas multe da karbo kaj aliaj fosilio-brulaĵoj, do tio kaŭzas multajn problemojn. Nun la registaro adoptis "Dek regulojn" por solvi tiujn problemojn: gravigi efikon de ekonomia kreskado en la evoluigo, redukti superfluajn produktkapablojn, elimini postiĝintajn produktkapablojn, regi la konsumon de karbo, disvolvi purajn kaj renovigeblajn resursojn, limigi la nombron de aŭtoj, reguligi industrian strukturon. Tiuj rimedoj povas solvi la problemon de aeropoluo kaj ankaŭ respondi al klimata ŝanĝiĝo. Aeropoluo kaj klimata ŝanĝiĝo havas saman originon, kaj tiusence, solvi la problemon de aeropoluo kontribuas al traktado de klimata ŝanĝiĝo.

 

    El Popola Ĉinio: Energio-ŝparado kaj ellas-reduktado estas tutmonda temo. Kiel la estro de la ĉina delegacio vi kelkfoje partoprenis en la internacia intertraktado pri klimato kaj renkontis multe da malfaciloj. Kio estas la kerno de ĉinaj interesoj en la internacia intertraktado?

 

    Xie Zhenhua: Ĉinio estas evoluanta lando, do ni devas konsideri niajn proprajn interesojn, kaj plie ni devas meti nin en la grupon de evoluantaj landoj, kaj konsideri disvolvajn interesojn de tiu ĉi grupo, konservi mekanisman aranĝon de la konvencio kaj protokolo, persisti en la konvencia principo de justeco, "komuna tamen distinga respondeco" kaj respektivaj kapabloj, kaj defendi la interesojn de evoluantaj landoj por daŭripova evoluado.

 

    Ekzemple pri ekzameno, Ĉinio alprenis flekseblan sintenon, kaj helpis atingi pozitivan rezulton de la konferenco. En la Kopenhaga Konferenco evoluintaj landoj malobeis konvencion, kaj postulis, ke evoluantaj landoj akceptu internacian ekzamenon. Dume evoluantaj landoj postulis la samon al evoluintaj landoj. La intertraktado preskaŭ fiaskis. En tiu momento Ĉinio kaj aliaj BASIC-landoj alprenis flekseblan sintenon, akceptis la postulon de evoluintaj landoj, kaj konsentis, ke evoluantaj landoj ricevu "konsiliĝon kaj analizon", tamen ili devas respekti ŝtatan suverenecon kaj esti ne-entrudiĝemaj, kaj ne celu puni sed kuraĝi aliajn. Samtempe ni akceptis "konsiliĝon kaj analizon" sub la premiso, ke evoluintaj landoj liveru rapidan startigan kapitalon, t.e. ĉiujare 10 miliardojn da usonaj dolaroj inter la jaroj 2010 kaj 2012, kaj ĉiujare 100 miliardojn da usonaj dolaroj ĝis la jaro 2020.

 

    Aliflanke, oni povas puŝi enlandan daŭripovan disvolvadon per la internacia interkonsento, pro tio, ke politikoj kaj rimedoj por traktado de klimata ŝanĝiĝo konformas al la ŝanĝo de evoluiga maniero kaj evoluigo en scienca maniero. Enlande ni akcelas energio-ŝparadon kaj ellas-reduktadon, proponas verdan mediprotektan koncepton kaj praktikas verdan cirklan malalt-karbonan evoluigon por progresigi ekologian civilizacion. Bona efektivigo de energio-ŝparo kaj ellas-redukto estas kontribuo al la tuta mondo. Ju pli multe ni kontribuas, des pli grandan parol-rajton ni havas. Tiuj du estas komplementaj kaj puŝas unu la alian. Tiusence la ĉinaj interesoj konformas al la mondaj.

 

    El Popola Ĉinio: En la intertraktado pri klimato vi estas aŭtoritata proparolanto de Ĉinio de la jaro 2007 ĝis nun. Ĉu via impreso ŝanĝiĝis dum la intertraktado? Se jes, de kio la ŝanĝiĝo venas?

 

    Xie Zhenhua: La plej granda ŝanĝiĝo estas, ke ni havas pli grandan parol-rajton, kaj starigas la figuron de Ĉinio kiel respondeca granda lando.

 

    Sub la premiso de komuna estonteco de la homaro, ni devas konsideri interesojn de ĉiuj landoj, kaj fine trovi ekvilibron, kiu povas kontentigi longtempajn interesojn de la homaro kaj disvolviĝon de ĉiuj landoj. Pri tiu ekvilibro ĉiuj partioj povas esti nekontentaj, tamen ĝi devas esti akceptebla por ili, kaj tio estas bona rezulto de multflanka mekanismo. Se unu partio tute kontentus, sed ĉiuj aliaj ne konsentus, do la rezulto ne povus esti efektivigebla. La epoko de potenc-monopolo de fortaj jam pasis, kaj nun ni estas en la epoko de kunlaboro kaj kungajno.

 

    Tutmonda klimata ŝanĝiĝo severe influas la ekzistadon kaj evoluadon de la homaro. Ni devas kombini la evoluadon de la homaro kun longperiodaj interesoj de Ĉinio, ludi pozitivan kaj konstrueman rolon, respekti la historian tendencon kaj sekvi ĝian fluon.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio