Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis en Pekino la Ĉin-Brita Negoca Pintkunveno
2013-12-05


En la Ĉin-Brita Negoca Pintkunveno  

 

    La 2-an de decembro inaŭguriĝis en Pekino la Ĉin-Brita Negoca Pintkunveno, al ĝi ĉeestis Wang Yang, vicĉefministro de Ĉinio, kaj David Cameron, ĉefministro de Britio. Ili reciproke faris salutparolojn en la inaŭguro.

 

    Wang Yang diris, ke Britio estas la evoluinta lando kiu plej frue realigis al si industriigon, kaj Ĉinio estas la plej granda evoluanta lando, la du flankoj povas kompletigi unu la alian kaj fariĝi longtempaj partneroj kun la kumuna celo por kungajnoj. La du flankoj devas plenplene utiligi siajn superecojn komparante kun la alia, multigi negocajn kunlaborojn, vastigi kunlaborajn kampojn, altigi kunlaboradan nivelon kaj klopodi por akceli la negocan sumon de centmil milionojn da usonaj dolaroj en la jaro 2015.

 

    David Cameron diris, ke la interkonsento pri la libera komerco inter Ĉinio kaj Eŭropo kondukos la du flankojn al la kungajna situacio, pri tio Britio estas la plej frua iniciatinto kaj la plej firma subtenanto. La interkonsento "trafis ĝuste bonan ŝancon", tia aperto estas ne nur la investa malfermigo de Britio al Cinio sed ankaŭ la volo de la lando por akiri pli multajn malfermojn en Eŭropo.

 

    En la jaro 2012, sub la fono pri negoca malmultiĝo en la tuta mondo, la negoc-sumo inter Ĉinio kaj Britio atingis 63.1 miliardojn da usonaj dolaroj, la kvanto estas pli granda ol tiu de la pasinta jaro je 7.5 porcentoj. David Cameron klarigis, ke en la pasintaj 18 monatoj la investado el Ĉinio al Britio superis la totalan investan sumon en la antaŭaj 3 jardekoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio