Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Per "egala traktado" konstrui justan merkatan medion
2013-12-04


Xi Jinping partoprenas en grupa diskuto dum la 3a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.  

 


Li Keqiang partoprenas en grupa diskuto dum la 3a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.  

 

    En la 3a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio oni aprobis la "Decidon pri gravaj problemoj rilataj al kompleksa profundigo de reformado", kaj al tio la internacia komunumo donis altan atenton kaj pozitivan komenton.

 

    La ĉina ekonomio disvolviĝas en la ĝusta direkto

 

    Stanley Rosen, profesoro de la Universitato de Suda Kalifornio kaj fakulo pri ĉinaj aferoj, diris ke la "Decido pri gravaj problemoj rilataj al kompleksa profundigo de reformado" antaǔvidigas al la mondo pli grandan disvolviĝon de la ĉina ekonomio.

 

    Horst Loechel, profesoro de la Frankfurta Lernejo de Financo kaj Administrado, opiniis, ke la reformado tuŝas la profundajn aferojn kiuj koncernas al la ekonomia strukturo, kaj la pluapaŝa malfermo de la publik-posedanteca ekonomio aldonos pli da kvotoj de la merkata ekonomio.

 

    Hiroshi Ohnishi, profesoro de la Fakultato pri Ekonomiko de la Keio-a Universitato, diris ke Ĉinio sin liberigas el la disvolva modelo de la eksport-dependa ekonomio kaj sin turnas al tiu de ekonomio kun enlanda konsumo kiel la ĉefo.

 

    Zheng Yongnian, direktoro de la Instituto pri Orient-Azio de la Ŝtata Universitato de Singapuro, esprimis, ke la 3a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio emfazis pri solvo de la rilatoj inter la ŝtataj entreprenoj kaj ne-ŝtataj entreprenoj per la reformo de merkatigo. Por la entreprenoj, la proprieto ne estas plej grava, sed la konkurso estas pli grava ol ĝi.

 

    La disvolvo kaj kresko de Ĉinio havos tute novajn movfortojn

 

    D-ro Benno Bunse, la unua ĉefdirektoro de la Komerco kaj Investo de Germanio, montris ke en la intensa internacia konkurenco, la entreprenoj bezonas sin disvolvi konstante kaj teni sian konkurenc-povon, kies necesa premiso estas ke entreprenoj rajtas sendepende fari siajn proprajn decidojn.

 

    La plenuma direktoro de la Madariaga -- Kolegio de Eŭropa Fondaĵo esprimis, ke la 3a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio ne nur donas novan viglecon al la disvolvo de la ĉina ekonomio, sed ankaǔ alportos novan ŝancon al la disvolvo de la tuta mondo.

 

    Fakulo de la esplora centro KAITAI de Tajlando diris, ke Ĉinio pluapaŝe certigos al ĉiuj ekonomiaj sektoroj egalrajte uzi produktajn faktorojn, partopreni en konkurenco de la merkato en malfermeco, egaleco kaj justeco kaj ĝui la saman protektadon de la leĝoj. La entuziasmo kaj la kreemo de la ĉina popolo pli kaj pli estos liberigitaj kaj aldonos pli grandan movforton al la ĉina ekonomio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio