Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Reformo de financo kaj imposto
2013-11-28


Avantaĝoj kaj malavantaĝoj de tiu ĉi politiko  

 

    Ekde la 1-a de aŭgusto de la kuranta jaro en la transporta industrio kaj parto da servaj industrioj de Ĉinio estis prove aplikita la politiko pri anstaŭigo de la antaŭa komerca imposto per la aldonvalora imposto. Oni komencis kolekti imposton de farado, ludado kaj eldonado de video, filmo, televido kaj radio en prova apliko. Tiu ĉi politiko malfermis la pordon de reformo al la financa kaj imposta sistemoj. Laŭ statistikoj, entreprenoj en la provaj regionoj povas redukti al si la imposton je ĉirkaŭ 120 bilionoj da juanoj.

 

    La komerca imposto celas kolekti imposton de entreprenoj kaj tiun de individuoj pri la vendosumo. La aldonvalora imposto estas la imposto, kiun entrepreno devas pagi al la financa instanco surbaze de la aldonita valoro en ĉiu ŝtupo de varoj kaj vendaĵoj. Tio solvas la problemon pri duobla impostado, reduktas ŝarĝon de entreprenoj, speciale de malgrandaj kompanioj, kaj ankaŭ evoluigas servajn industriojn, senĉese multigas novajn entreprenojn, kaj la fabrikada industrio havas novigon kaj disvolviĝon. La ĉi-foja reformo stimulas remeton de ekipaĵoj kaj novigon de teknologioj, donante grandan helpon al transformado kaj altgradigo de entreprenoj. Kiel forta estas la reformo, tiel granda estas la kvanto de profitoj.

 

    En la sama tempo, estas en kurado koncernaj reformoj por pli efika uzado de financaj fondusoj plie por la popola vivo, kaj same kiel la reformo de la konsuma imposto kaj tiu de la resursa imposto.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio