Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gary Locke eksiĝos el posteno de usona ambasadoro en frua 2014
2013-11-22


Gary Locke prelegas en la jara financa konferenco 2014 en Pekino.  

 

    La 20an de novembro la usona ambasadoro al Ĉinio Gary Locke anoncis, ke li eksiĝos el la posteno de usona ambasadoro al Ĉinio en frua 2014. Li diris, ke servi kiel ambasadoro en Ĉinio estis lia "dumviva gloro". Li kredas, ke la ĉina-usonaj rilatoj en la estonteco fariĝos pli fortaj, kaj li fidas, ke la du landaj ŝtatestroj havas la kapablon akceli kunlaboron kaj regi diverĝojn.

 

    Locke naskiĝis en la 21a de januaro, 1950, en Seattle, kaj devenas de Taishan, Guangdong-provinco. Inter majo de 2009 kaj aŭgusto de 2011 li servis kiel komerca sekretario de Usono. De aŭgusto de 2011 li estas usona ambasadoro al Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio