Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj kuracistoj laboras en aliaj landoj
2013-11-21

de CHEN HAIBO

 

    Neglekti la devon de la familio pro laboro

 

    En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la kondiĉoj de hospitaloj en la helpataj landoj ankoraŭ restis mizeraj. La taĉmentanoj ne povis ne mem fari necesajn aparatojn, instrumentojn kaj similajn ekipaĵojn, ekzemple astran lampon, liton por operacio, aŭtoklavon k.s. Ili eĉ mem plantis legomojn kaj bredis kokojn por okazaj bezonoj.

 


La familianoj ĝisrevidas la taĉmentanojn en la flughaveno. 

 

    Tamen kompare kun la manko de materialoj la plej granda turmento por ili estis nostalgio. Laborante eksterlande, sendube ili perdis multon: kunvivado kun la gepatroj kaj la edzo aŭ edzino, propra edukadado de siaj infanoj. Laŭ la kontrakto ili estis difinitaj servi por du aǔ tri jaroj, tamen pro la peto por plua servado de la registaro de helpataj landoj ili foje refoje devis prokrasti sian revenon al Ĉinio. Malgraŭ tio la taĉmentanoj kun ĝoja mieno kaj lerta kuracado plue servis por lokaj malsanuloj.

 

    Kiam Xu Xianze forlasis sian hejmon, siatempe lia edzino estis sep-monate graveda, kaj ŝi deziris, ke Xu donu al ilia bebo nomon. Xu diris, ke se la naskoto estos knabo, li ricevu la nomon Bin, kaj knabino Wen. La nomoj venis el la ĉina parolturno Wenzhibinbin, kiu signifas ĝentilecon kaj bonedukitecon.

 

    Je la ekveturo Xu Xianze supozis, ke nur post unu jaro li revenos al la hejmlando. Tamen ne atendite pasis du kaj duona jaroj, kiam li denove metis siajn piedojn sur la teron de la patrolando. Xu multefoje imagis, ke kiam la bebo vidos lin, li sendube sin ĵetos en la sinon de la patro. Sed efektive ekster lia atendo, la knabo pro nekonateco montris timemon kaj fremdecon, kiam la infano ekvidis lin. Tio multe dolorigis la koron de Xu. Malgraŭ tio li sentis sin feliĉa, kiam li komparis sin kun iuj kolegoj, kiuj perdis la vivon en aliaj landoj.

 

    Siatempe la kondiĉoj de la landoj helpataj de la medicinaj taĉmentoj estis ankoraŭ limigitaj, iuj estis eĉ meze de milito. En iuj afrikaj landoj aidoso, malario, tifoido kaj aliaj kontaĝaj malsanoj estis tre oftaj.

 

    Pro tiuj malsanoj kaj limigitaj protektaj rimedoj kontraŭ ili, la kuracistoj riskis danĝeron, ĉiufoje kiam ili kuracis pacientojn kun la kontaĝaj malsanoj. En Malio kiam kolegino de Xu faris operacion por aidosa malsanulo, lia sango disŝprucis en ŝiajn okulojn. Malgraŭ tio, post tuja traktado ŝi daŭre plenumis la operacion. Post tio ŝi diris al siaj kolegoj, ke ili enterigu ŝin en Malio anstataŭ resendi ŝian kadavron al Ĉinio, se ŝi malsaniĝus je aidoso kaj mortus.

 

    Dum la duona jarcento pli ol 50 ĉinaj kuracistoj oferis sian vivon en aliaj landoj pro malsano, milito, vundiĝo en laboro kaj neatenditaj akcidentoj. Multaj el ili estis enterigitaj en la helpataj landoj post la forpaso.

 

    Neniam forironta medicina taĉmento

 

    La ĉinaj medicinaj taĉmentoj ne nur donis al la helpataj landoj simplan helpon en kuracado, sed ankaŭ helpis ilin akiri memstarecon en kuracaj teknikoj.

 

    Suleyman, zanzibarano, diris, ke li havas du patrojn: unu estas eksa vicprezidanto de Zanzibaro kaj la alia -- ĉina kuracisto. La zanzibara patro diris, ke li donis al la filo nur korpon, sed la ĉina kuracisto faris lin kapabla fakulo."

 


Julie 2009 la prezidanto de Zanzibaro intervidiĝis kun ĉinaj taĉmentanoj. 

 

    En 1965, kiam Zhou Enlai, tiama ĉina ĉefministro, vizitis Zanzibaron, li diris al la ĉina medicina taĉmento, ke la ĉinaj kuracistoj ne povas resti en la lando por ĉiam, kaj do ili devas trejni lokajn medicinistojn por postlasi al la lando "neniam forirontan medicinan taĉmenton".

 

    Efektive siatempe al la lando Zanzibaro urĝe mankis kuracistoj. Por ŝanĝi la situacion la ĉinaj kuracistoj prenis sur sin la taskojn kaj de instruistoj kaj de kuracistoj.

 

    Laiman estis unu el iliaj lernantoj. Sub la helpado de la ĉina medicina taĉmento lia ekscizo de mamkancero, ezofagkancero, plumlobo kaj riparado de la korodifektiĝo atingis altan nivelon, kaj per tio li famiĝis en la lando.

 

    En la pasintaj 50 jaroj la ĉina medicina taĉmento kulturis por la helpataj landoj multajn medicinistojn pere de klinika instruado, funkciigo de kursoj k.s. Ili aplikis altnivelajn teknikojn en la helpataj landoj, ekzemple kardiologia kirurgio, tumuroekscizo, riparado de rompita membro, minimume invadema medicino, samtempe ili alportis al tiuj landoj ĉinajn tradiciajn kuracadojn, nome akupunkturo, mokso kaj masaĝo.

 

    Depost 2003 ĉiujare kelkdek fojojn Ĉinio okazigis trejnan kurson por kulturi medicinistojn por helpi aliajn landojn. Ĝi invitis kelkcent medicinistojn el evoluantaj landoj por partopreni la trejnadon. La enhavo temas pri preventado kaj kuracado de kontaĝaj malsanoj, medicia administrado, tradicia kuracado, klinika operacio kaj flega tekniko k.s.

 


Tombo de Cheng Jizhong, la ĉina medicina taĉmentano, kiu forpasis dum la servado en Zanzibaro kaj estis enterigita en la lando.  

 

    La spirito kaj senlandlima amo de la ĉinaj taĉmentoj emociis eĉ posteulojn. En 1985 ĉina taĉmentano Cheng Jizhong mortis dum sia laborado en Mez-Afriko. Siatempe lia 17-jara filo Cheng Jun devis travivi grandan doloron, sed li poste decidis lerni medicinon. Post kvin jaroj li diplomiĝis kaj fariĝis kuracisto pri encefalkirurgio. En 2000, por daŭrigi la neplenumitan laboron de sia patro, Cheng Jun partoprenis la medicinan taĉmenton kaj fariĝis la membro de la 9-a grupo de la taĉmento.

 

    Fakte Cheng Jun ne estas unusola homo, kiu sekvis la spurojn de la patro kaj aliĝis al la taĉmento. La samon faris ankaŭ Huang Mei, membro de la 15-a kaj 18-a grupo de la taĉmento, kies patro siatempe laboris en Madagaskaro por 4 jaroj kiel taĉmentano. Dum la pasintaj kvindek jaroj ĉinaj medicinistoj grupo post grupo iris en la helpatajn landojn, kaj dume al la taĉmentoj senĉese aliĝis novaj membroj.

 

    Iu taĉmentano diris, ke oni ne intencas fari ion mondskuan, sed nur alporti al loĝantoj de la helpataj landoj prograsintajn teknikojn kaj ideojn. Fakte medicina servado estas unu el la naŭ ĉefaj helpadoj fare de Ĉinio al aliaj landoj. La helpadoj inkluzivas teknikan kunlaboron, homfortan kunlaboron, urĝan humanisman helpadon, sendadon de evolu-helpaj volontuloj, projekton por reduktado kaj forigado de ŝuldoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio