Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Strebo kaj konfuzo de migrantaj kamparano-laborantoj naskiĝintaj dum la 80aj jaroj de la pasinta jarcento (I)
2013-11-21

de HE JIA

 


Migrantaj laborantoj naskiĝintaj en la 80aj jaroj de la pasinta jarcento 

 

    Laǔ statistiko de rilata departemento, plejparto de la migrantaj laborantoj el la kamparo en diversaj grandaj urboj de Ĉinio estis naskitaj dum la 80aj jaroj de la pasinta jarcento. Malsame ol migrantaj laborantoj de sia gepatra generacio, ili forlasis sian hejmlandon kaj laboras en alia loko ne nur por gajni monon kaj vastigi sian vidkampon, sed ankaǔ por havigi al si la kapablon por gajni la vivon pli bonan. Ili serĉas pli bonajn ŝancojn por individua evoluo kaj provas esprimi sian veran sentimenton. Ili retumas, skribas blogon kaj zorgas pri borso. 

 

    Nerimarkite, tiuj migrantaj laborantoj el la kamparo en urboj renovigis sin kaj plenumis transformiĝon de sia strukturo. La ŝanĝiĝoj okazintaj en la interno de la migrantaj laborantoj el la kamparo estis supozeble ne atenditaj de urbanoj. La nunaj migrantaj laborantoj el la kamparo ne plu estas maljunaj kamparanoj, kiuj ĵus eltiris siajn piedojn el la kultivaj kampoj, sed ili estas junaj, viglaj kaj strebantaj al sia propra revo kaj al la eleganta vivo en urboj.

 

    Verki blogon post laboraj horoj

 

    Mi vidis en Taiyuan, ĉefurbo de la provinco Shanxi en norda Ĉinio, ke en nokto prosperas la komerco de pluraj retumbaroj kuŝantaj en la strato malantaǔ la Taiyuan-a Normala Universitato. Iliaj estroj diris, ke en la vespero la retumantoj estas ĉefe migrantaj laborantoj.

 


 En skribado de sia blogo post la laboro  

 

    Zhang Feng estis unu el la migrantaj laborantoj retumantaj en tiu ĉi momento. Antaǔ tri jaroj li venis el Hengshui de la provinco Hebei al Taiyuan. Li jam ŝanĝis plurajn laborpostenojn, kaj nuntempe li laboras kiel konsultisto en gimnastiko. 

 

    Ĉiutage post la laboro, Zhang Feng iras al la retumbaro por viziti interreton. "Retumante en unu aǔ du horoj, oni povas skribi tion, kion oni volas sin esprimi, kaj povas interŝanĝi kun aliaj retumantoj por momento, sed ne tre longe, ĉar resti tre longe sur intereto lacigas min, kaj krome mi ne povas pagi la koston."

 

    La ĉefa celo de Zhang Feng en la retumbaro estas skribi sian propran blogon. Li diris: "Oni povas lerni kaj sperti multajn aferojn sur la interreto; en reta babilejo oni povas konatiĝi kun novaj amikoj; kaj sin amuzi per enretaj ludoj povas por momento liberigi sin el streĉeco pro la intensa laboro dum la tuta tago. Kaj por mi la plej grava afero estas skribi tion kion mi volas, skribi blogon estas ne nur hobio de famuloj kaj steluloj, kaj la blogo povas esti propra gazono ankaŭ de migrantaj laborantoj."

 

    Deziro pri klerigado

 


En postlabora kurso  

 

    25-jara Dong Chengxin el la gubernio Wenshui de la provinco Shanxi venis al la urbo Taiyuan en sia infaneco kune kun siaj gepatroj. Li estas la de mi intervjuita migranta laboranto de tiu homgrupo, kiu plej longe laboras en Taiyuan. 

 

    Dong Chengxin laboras en iu presejo de Taiyuan kaj ofte laboras en nokto, tamen lia laboro estas stabila. Post laboraj horoj, li emas legi. En la loĝejo de Dong Chengxin troveblas multaj libroj, inkl. de Tricent Poemoj en la Dinastio Tang, Enciklopedio, Sur la Vojo kaj tiel plu. Dong Chengxin volas edziĝi en la urbo Taiyuan kaj tie fiksi sian estontan vivon, tamen li kredas ke oni malfacile fiksigas sian vivon en urbo sen klereco. Li diris: "Nun la dungantoj donas gravecon unue al kvalifikoj de la dungitoj kaj due al ties aspekto. Oni ne povas ŝanĝi sian aspekton, kiun donis la gepatroj, sed oni povas sin klerigi kaj akiri sciojn tra legado kaj ricevi kvalifikecon, almenaŭ diplomon de universitato por plenkreskuloj kaj eĉ de memlernaj universitatoj."

 

    Dong Chengxin diris ankaǔ, ke li volas diri al urbanoj: "Bonvolu ne kulpigi nin pri manko de klereco, nun ni estas en lernado."

 

    KTV-kantistino

 


KTV-kantistino Yang Zhihong  

 

    Yang Zhihong naskiĝis en la kamparo kaj studis en arta kolegio post diplomiĝo el mezlernejo, sed bedaǔrinde ŝi ne ricevis diplomon de la arta kolegio. Sen identeco ŝi restas ankoraǔ en la kamparo. La deziro de Yang Zhihong en arta kolegio estas fariĝi kantistino. Tamen, la idealo kaj la realo tute ne estas la sama afero. Post diplomiĝo el la arta kolegio en la pasinta jaro, Yang Zhihong komencis sian provizoran laboron en iuj kabaretoj en Taiyuan. En iu vespero de la pasinta jaro, la rondira ĉefkantistino ne venis en la interkonsentita tempo kaj pro tio la mastro de la kabareto estis ege maltrankvila. Tiam Yang Zhihong sin anoncis, ke ŝi povas fari prezentadon anstataǔ la kantistino. En ĉi tiu maniero, Yang Zhihong unuafoje havigis al si la ŝancon sursceniĝi. Antaŭ ol finiĝis ŝia kantado, al ŝi estis prezentitaj multaj floroj. Ekde tiam, ŝi iĝis kantistino tie, kaj ankaǔ ŝia monata enspezo trioble pliiĝis. 

 

    Multaj migrantaj laborantoj naskiĝintaj dum la 80aj jaroj de la pasinta jarcento venas kanti en la kabareto, kie laboras Yang Zhihong. Pri ili Yang Zhihong komentis: migrantaj laborantoj naskiĝintaj dum la 80aj jaroj de la pasinta jarcento estas same modaj kiel junuloj de urboj. Tamen, iuj el ili havas vantecon pli fortan, kaj estas facile influitaj de la metropola modo kaj samtempe de malbonaĵoj de grandaj urboj; ili deziras vivi kiel urbanoj, sed pro manko de mono, iuj el ili facile faras kontraŭleĝajn agojn.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio