Rapidiĝos la konstruo de liberkomercaj zonoj en Ĉinio

">
Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rapidiĝos la konstruo de liberkomercaj zonoj en Ĉinio
2013-11-19

    La 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio prezentas la signalon de akcelo dekonstruo de liberkomercaj zonoj en la lando. Dum la sesio oni akcentis "larĝigi la investan kanalon, akceli konstron de liberkomerca zono kaj pligrandigi malfermon de la landinterno."

 




Ĉe la pordo III de la Ŝanhaja Eksperimenta Liberkomerca Zono


 

Rapidigi la ampleksan malfermon

 

    Bai Ming, vicdirektoro de la esplora departemento pri la internacia merkato de la Ĉina Akademio de Internacia Komerca kaj Ekonomia Kunlaboro sub la Ministerio de Komerco de Ĉinio, diris, ke por akceli konstruon de liberkomerca zono la plena sesio ne montris difinitan regionon, laŭ lia kompreno, en la estonteco Ĉinio havos planon pri tio sur la bazo de la Ŝanhaja Liberkomerca Zono kaj tra ties konstruo pluapaŝe antaǔenigos la malfermon de la ekonomio en la tuta lando.

 

    Bai Ming diris, ke en la baza distribuo de elementoj, inkluzive de la plena atribuo de enlandaj rimedoj, ĉemaraj rimedoj kaj de tiu de multaj aliaj elementoj, la registaro devas interage trakti de tri-dimensia perspektivo la konstruadon de liberkomercaj zonoj.

 

    Ni prenu kiel ekzemplon la Ŝanhajan Liberkomercan Zonon. Ĝiaj malstreĉigo de la kapitala aliro kaj aliaj politikoj, ekz, simpligo de prezenta sistemo pri operaciaj proceduroj, multe altigis la efikecon de cirkulado, kaj fakte, ili estas rimedoj de la registaro por altigi sian laboran efikecon.

 

Prudenta aranĝado

 

    Long Guoqiang, direktoro de la Informa Oficejo de la Disvolvo-Esplora Centro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco de la informa oficejo okazanta en la 30-a de oktobro de 2013, ke oni aprobos la starigon de liberkomerca zono en ĉiu ajn tempo, nur se ĝi plenumos la postulatajn kondiĉojn.

 

    De post la aprobo pri la Ŝanhaja Liberkomerca Zono, multaj lokoj de Ĉinio, inkl. de la urbo Chongqing en okcidenta Ĉinio, la provincoj Henan, Anhui, Hubei en centra Ĉinio, ankaǔ la provincoj Guangdong kaj Zhejiang, la urboj Tianjin kaj Xiamen kaj aliaj ĉemaraj lokoj, sinsekve prezentis sian peticion pri la starigo de liberkomerca zono.

 

    Laǔ la opinio de Bai Ming, la aprobo pri la Ŝanhaja Liberkomerca Zono ne estis "dividenda politiko" nur por ununura urbo, sed ĝi funkcias kiel eksperimenta areo de la nova reformado kaj malfermado por la tuta lando. Sed oni ne povas mekanike sekvi Ŝanhajon, aliaj lokoj devas elekti la manieron laǔ sia propra reala situacio.

 

    Bai Ming opiniis, ke la starigo de liberkomerca zono estas senanticipa provo sur la teritorio de Ĉinio, ĝi estas malsama ol la plano pri regiona reprosperiĝo, ĉar al ĝi estas donita la reformo pli signifoplena, pro tio oni devas fari sciencan planadon kaj prudentan aranĝadon.

 

    "La Ŝanhaja Liberkomerca Zono estas pioniro de Ĉinio en la rilata kampo, kun la celo stimuli tra la malferma vojo la novan ciklon de la reformo kaj malfermo. Tio estas la strategio de la ŝtato, tial ĝi estas lernebla kaj disvastigebla al la tuta lando, sed ne nur por Ŝanhajo."

 

    Multaj homoj opinias, ke por multaj lokoj estas sen taŭga infrastrukturo nek serva industrio en ekvilibra nivelo por sia disvolvo, krome, la loka industria strukturo eble ne povas adaptiĝi al la "negativa listo" de la iniciato. Pri tio Bai Ming esprimis, ke la liberkomercaj zonoj de diversaj lokoj de la tuta mondo havas komunan disvolvan karakteron, kaj la konstrado de liberkomerca zono en aliaj lokoj de Ĉinio devas lerni de iliaj sukcesaj spertoj kaj plie havi siajn proprajn trajtojn anstataŭ kopii la modelon de Ŝanhajo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio