La tuta mondo donas atenton al la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio

">
Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La tuta mondo donas atenton al la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio
2013-11-19

de ZHONG XIN

   

    Baldaŭ okazos la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Laŭ analizo de alilandaj amaskomunikiloj, la 3-a plena sesio kiel ĉiama ŝlosila kunveno de la reformado de Ĉinio estos startpunkto de longtempa reformado kaj eble determinos la regan direkton de la nova registaro de Ĉinio en la venontaj 5 aŭ 10 jaroj.

 

Preparo por la ekonomia reformo

 

    Laŭ la usona ĵurnalo Wall Street Journal, tio estos la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, de post la certigo de la nova gvidanta grupo de la kompartio en novembro de la pasinta jaro. La tiufoja sesio estas rigardata kiel la unua kaj la plej bona ŝanco por la nova gvidantaro de la ĉina ŝtato kun Xi Jinping kiel la estro por lanĉi novajn politikojn. 

 




Raporto surrete de Wall Street Journal


 

    Laŭ la franca agentejo France-Presse, la Komunista Partio de Ĉinio okazigos en la komenco de novembro la "ŝlosilan sesion", kiu daŭros dum 4 tagojn kaj en kiu la oni preparos por la lando la longtempan reformon de la ĉina ekonomio.

 

    Laŭ la usona amaskomunikilo Associated Press, la 3-a plena sesio skizos blukopion por la ĉina ekonomio en longtempa periodo, kaj eble estos la plej forta la reformo en la financa sistemo.

 

    Wall Street Journal antaŭvidis, ke formiĝos la plej grava tasko de la nova gvidantaro por la venontaj dek jaroj dum la ĉifoja plena sesio, kiu okazas ĝuste en la tempo kiam malrapidiĝas la disvolviĝo de la ĉina ekonomio post la 30-jara rapida kreskado. Xi Jinping kaj Li Keqiang diris, ke malrapidiĝo de la ekonomio liveras ŝancon al la struktura reformo, kiu estas necesa por ke la ĉina ekonomio iru la vojo de daŭrigebla, pli vasta kaj malmulte konsuma kresko.

 

    Reuters diris, ke la ĉifoja plena sesio, alte atentata de la mondo, determinos la regan direkton en la venontaj kvin aŭ dek jaroj. Yu Zhengsheng, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), iam diris, ke en la ĉifoja plena sesio oni diskutos ĉefe pri enprofundigo de la reformo, kiu estos senprecidence forta.

 

    Alilandaj amaskomunikiloj opinias, ke pro ĝia historia signifo, la tuta mondo alte atentas pri la ĉifoja plena sesio. En la sama sesio de la 11-a Kongreso de KPĈ, Deng Xiaoping startigos la reformon kaj la malfermon, kaj en la sama sesio de la 14-a kongreso, KPĈ decidis konstrui la sistemon pri la merkata ekonomio socialisma.

 

Estas grava veki la entuziasmon de la popolo pri la reformo

 

    Wall Stree Journal diris, ke la ĉina registaro klarigis la celon de la reformo. Ekonomistoj kaj observantoj atentas pri la politikoj favoraj al la familioj kaj al la malgrandaj kompanioj, kaj samtempe esperas, ke malmultos la politikoj, kiuj profitigas plej grandajn konstruadojn, grandajn entreprenojn de la ŝtato kaj eksportantajn kompaniojn.

 




Video surrete de Wall Street Journal  


 

    Laŭ Reuters, retrorigardante spertojn de la reformo en la pasintaj 30 jaroj, oni klare vidas, ke nur la reformado, en kiu partoprenas la popolanoj, havas la plej fortan potencon.

 

    Nun, Ĉinio bezonas novan reformon kaj esperas per ĝi stimuli sian ekonomion. La reformo bezonas ne nur determinon kaj saĝon de la ŝtataj gvidantoj, sed ankaŭ la pasion de la popolo.

 

Ĉinio bezonas partan kaj laŭgradan reformon

 

    Financial Times havas artikolon de usona profesoro, kiu diras, ke la singardema sinteno de Ĉinio al la reformo donis fakte bonan ekzemplon al aliaj landoj. Malgranda kaj maldirekta reformado ne altiras fortan opozicion aŭ grandan riskon, kvankam ĝi ne povas produkti videblan efekton. Ekploda reformo eble kaŭzas fortan oponon de iuj homoj, kiuj estas konservativaj pri la reformo. Tio povas detrui la longtempan reformon. La fakto jam provis, ke la ĉina registaro akiris grandan subtenon de diversaj kampoj, kaj liveris planon por diskuti pri detalaj rimedoj de la reformo.

 

    Wall Street Journal diris, ke la 3-a plena sesio okazos en grava punkto de disvolviĝo de Ĉinio. Starante sur longtempa perspektivo, pro malrapidiĝo de la kresko de la ĉina ekonomio, la Komunista Partio de Ĉinio subtenos novan ekonomian politikon por la lando.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio