Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lin Yifu: la ĉina ekonomio havas latentan povon por 20-jara kreskado je 8%
2013-11-14

de SANG TONG

 


S-ro Lin Yifu, profesoro de la Ŝtata Instituto por Disvolviĝo sub la Pekina Universitato

 

    La 27-an de oktobro okazis la Pintforumo pri Kapitalo 2013 de la Orienta Valorpapera Kompanio. Dum la forumo prelegis Lin Yifu, profesoro de la Ŝtata Instituto por Disvolviĝo sub la Pekina Universitato. Li diris, ke la ĉina ekonomio havas la latentan povon por 20-jara kreskado kun la rapideco de 8% ĉiujare, kaj ke ĝi certe povos atingi la kreskan celon de 7.7% ĝis 8% en la kuranta jaro.

 

    Lin Yifu diris, ke post la Dua Mondmilito sume 13 ekonomiaj unitoj, profitante de la teknologia distanco inter si kaj la evoluintaj landoj, realigis sian pojaran 7%-an kreskadon en sinsekvaj 25 jaroj aŭ en pli longa periodo. Laŭ la aĉetpovo la pokapa enspezo de la ĉinoj en la jaro 2008 konsistigis nur 21% de tiu de la usonanoj, kaj tio estis egala al la aĉetpovo de la japanoj en 1951, de la singapuranoj en 1967 kaj de la civitanoj de la Korea Respubliko en 1977. La evoluantaj landoj povas profiti de sia avantaĝo de la malfrua disvolviĝo, lerni pri la progresintaj teknikoj kaj lerni de maturaj entreprenoj de aliaj landoj por novigi sian teknikon kaj entreprenadon, kaj multe malaltigi la koston kaj mildigi la riskon en la teknika kreivo. Sur tia bazo, la ĉina ekonomio havas la latentan povon por 20-jara kreskado je 8% ĉiujare ekde 2008.

 

    "Certe, tio estas nur la latenta povo," diris Lin Yifu. Li opiniis, ke por bone realigi tian povon, Ĉinio devas profundigi la reformadon kaj pordmalfermon, plene utiligi la merkatojn en- kaj eksterlandajn kaj rearanĝi la strukturan sistemon pere de teknika kreivo kaj entreprena novigo laŭ sia avantaĝo de la malfrua disvolviĝo.

 

    Laŭ lia opinio, se duobliĝos la totala enlanda produkto-valoro kaj pokapa enspezo de la loĝantoj en urboj kaj la kamparo en 2020, la ĉiujara ekonomia kresko de Ĉinio estos 7.3% ekde la kuranta jaro, kaj la pokapa enspezo de la ĉinoj en tiu ĉi jaro atingos 12.7 milojn da usonaj dolaroj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Rufieng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio