Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio helpos Tanzanion aranĝi submarajn gas-tubojn
2013-11-01


En la ceremonio por la unuafoja veturo de la ĉina ŝipo  

 

    La 30-an de oktobro okazis ceremonio por la unuafoja veturo de la plej granda tub-aranĝa ŝipo de Ĉinio de la Ĉina Nacia Pretrola Kompanio en la haveno en la provinco Jiangsu, sudorienta Ĉinio. La ŝipo estas ankaŭ la unua tub-aranĝa ŝipo de Ĉinio sendita al Afriko, ĝi havas la taskon por aranĝi naturgasan dukton sub la maro de Tanzanio.

 

    La ŝipo estas speciale ekipita por surmara konstruado de la ĉina kompanio kiu celas disvolvi sian marajn aferojn. Ĝi havas 3 ĉefajn funkciojn: levi kaj munti pezaĵojn, splisi kaj aranĝi tubojn kaj provizi surmaran vivon. La ŝipo kapablas submarigi grandajn tubojn kun la kalibro de 150 mm ĝis 1 500 mm, kaj ĝia garnita maŝino povas levi objektojn, kiuj pezas je 1 600 tunojn.

 

    Tanzanio ne havas sufiĉajn resursojn, ĝi urĝe bezonas tramarajn tubojn por transdoni naturgason pro la malkovro de ole-gasa kampo en maro ĉe la lando. Oni jam komencis la programon de la natur-gasa tubo en aŭgusto de 2013 kaj la ĉina kompanio ĝin konstruas. La natur-gasa tubo kun la totala longeco de 540 kilometroj kaj tiu sub maro kun la longeco de 29 kilometroj povos mildigi la fuelo-mankan staton de Dares Salaam, ĉefurbo de Tanzanio, post la finkonstruado.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio