Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vivu en la naturo -- la Qingdao-a Monda Ekspozicio de Hortikulturo
2013-10-21

de GAO XIN

                      

    Qingdao, bela urbo, gastigis la konkursojn de velado dum la Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008. En 2014 ĝi refoje allogos al si la rigardojn de la mondo.

 

    La qingdao-a modelo de la monda ekspozicio de hortikulturo

 

    La Qingdao-a Monda Ekspozicio de Hortikulturo estos trapenetrita de la koncepto pri disvolviĝo por "kultura kreivo, scienca kaj teknologia novigo, natura kreado" por ekspliki la ĉeftemon "vivu en la naturo". Tiu ĉi koncepto trapenetras ankaŭ la tutan procezon de la projektado de la ekspozicio.

 


Panorama vido de la ĉeftema pavilono 


    Kompare kun la antaŭaj mondaj ekspozicioj hortikulturaj okazintaj en Ĉinio, la plej evidenta trajto de la Qingdao-a Monda Ekspozicio de Hortikulturo estas ĉemaraj pejzaĝoj kaj monteta aspekto. Aranĝi la ekspozicion en tereno de Baiguo-monto kun kompleksa topografio estas provo por la saĝo de la projektantoj kaj konstruantoj.

 


La planta pavilono en konstruado 


    En la projektado de la Qingdao-a Monda Ekspozicio de Hortikulturo oni kolektis la saĝon de dekoj da eminentaj projektaj grupoj ĉinaj kaj alilandaj, plene utiligis akvokonservejon, riverojn, montojn, arbaron kaj aliajn naturajn kaj spacajn elementojn de la tereno de Baiguo-monto. La etendiĝanta montoĉeno formis vojon inter arboj kaj floroj, kiu kun la longeco de 2 800 metroj kaj altitudo de 100 metroj etendiĝas de la nordo al la sudo de la ĝardeno.

 

    Krom tio, la alia trajto de la ĉi-foja ekspozicio estas ekspona areo de maraj plantoj en la planta pavilono, kiu estos unuafoje malfermita en la historio de la monda ekspozicio de hortikulturo. Tie oni eksponos ne nur marajn plantojn proprajn al Qingdao, sed ankaŭ specifajn marajn speciojn enkondukitajn el la marareo ĉe Japanio kaj el tiu ĉe Nordameriko, kaj la vizitantoj de la ekspozicio povos sperti la belecon de la blua maro ĝuante la pejzaĝojn de hortikulturo.

 

    Al la verda, ekologia kaj malaltkarbona disvolviĝo nemankigeblas sciencoj kaj teknologioj. La originaleco de la ĉi-foja monda ekspozicio de hortikulturo en sciencoj kaj teknologioj intimigos la rilatojn inter homoj kaj la ekspozicio. Konstruante la pavilonojn kaj la ĝardenon oni uzas novajn teknologiojn, novajn materialojn kaj novajn ekipaĵojn ŝparigajn kaj mediprotektajn, kiaj la tegmentoj de la konstruaĵoj, kiuj estas kovritaj de verdaĵoj, ekipaĵoj de senfadenaj retaĵoj en la ĉefaj ekspoziciejoj, aŭtomate movebla saĝa gvida sistemo, kiu povas gvidi turistojn viziti la ĝardenon per poŝtelefonoj, kaj eĉ la sterkaĵoj, kiuj estas faritaj el maraj algoj.

 

    La ĝardeno de la Qingdao-a Monda Ekspozicio de Hortikulturo

 

    Kun la areo de 241 hektaroj la ĝardeno de la Qingdao-a Monda Ekspozicio de Hortikulturo starigos por entreprenoj el 35 landoj kaj regionoj platformon de "harmonia kunekzistado de la homoj kaj la naturo".

 


Sunfloroj en la scienca ĝardeno


    Ĉiu ĝardeneto havas sian propran trajton. La ĉina ĝardeno, flora ĝardeno, herba ĝardeno, reva ĝardeno, scienca ĝardeno, verda ĝardeno kaj la internacia ĝardeno en la ĉeftema zono koncentros esencon de la ĝardenoj, la sperto-zono kun tea ĝardeno, agrikultura ĝardeno, flora ĝardeno kaj monteta ĝardeno liveros al la turistoj lokojn por sperti la ĝojon en la kamparo. La silkraŭpa kulturo de Shandong, tradicia kvadrata korto de Pekino, pejzaĝoj de Norda Eŭropo, ventradoj kaj tulipoj de Nederlando…ĉio ĉi tio eksplikos la ĉeftemon de la ekspozicio "vivu en la naturo".

 

    Kun la ĉeftemo "La estonteco de la verda industrio" la ĝardeno de la verda industrio starigos por entreprenoj platformon por diskonigi markojn, montri produktaĵojn kaj teknologiojn. Tie 15 entreprenoj montros al la vizitantoj la verdan ideon de "ekologio, mediprotektado kaj daŭrigebla disvolviĝo", avangardajn teknologiojn, kaj sciencajn kaj teknologiajn atingojn kun malaltkarbono kiel kerno ktp. La ĝardeno de la verda industrio liveros al ĉinaj kaj fremdlandaj turistoj ŝancon por persone sperti verdajn kaj mediprotektajn sciencojn kaj teknologiojn, kaj verdan kaj sanan vivmanieron. Ĝi liveros ankaŭ al pli multaj entreprenoj okazon por serĉi komercajn ŝancojn de la verda ekonomio.

 

    Li Qun, sekretario de la kompartia komitato de Qingdao, diris al Duke Faber, eksa prezidanto de la Internacia Asocio de Hortikulturaj Produktistoj, ke la okazigo de la monda ekspozicio de hortikulturo ne nur povos grandigi la popularecon de la urbo Qingdao, sed ankaŭ havos gravan signifon por formiĝo de la ekologia koncepto de la urbo. Kvankam la Qingdao-a Monda Ekspozicio de Hortikulturo daŭros nur 6 monatojn, tamen post la fino de la ekspozicio la konstruado de novaj regionoj estos longtempa laboro. Konstruado de la moderna ekologia regiono rapidigos la urbanizan nivelon de la regiono, antaŭenpuŝos prosperon kaj disvolviĝon de la moderna serva industrio ĉirkaŭ la regiono inkluzive de turismo, kunvenoj, ekspozicioj, kultura kreado, financo kaj komerco, kaj liveros novan movforton por rapidigi la konstruadon de la moderna internacia urbo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio