SES plena je surprizoj | ||||
2013-09-10 | ||||
La sepa Somera Esperanto-Studado, kiun en Slovakio ĉiujare organizas Edukado@Interreto, okazis la 12–20an de julio 2013. Regula vizitanto povis ĉi-jare sperti kelkajn apartajn aferojn.
Post du jaroj en Nitra, SES translokiĝis al pli montara regiono, en la urbon Martin. La aŭspicion transprenis la urbestro Andrej Hrnčiar, prezidanto de la Žilina regiono Juraj Blanár kaj ankaŭ ministro de edukado, scienco, esplorado kaj sporto Dušan Čaplovič. La ministro eĉ verkis alparolon por SESanoj, kiu aperis en programlibro, kaj finance subtenis la aranĝon. La urbo Martin iĝis oficiala partnero de SES, helpis plurmaniere, kaj posedantoj de la Urbo-Karto pagis je 50% malpli altan aliĝkotizon.
Aliĝis 263 personoj, reale venis 230 el 27 landoj, plejparte eŭropanoj (sed ĉeestis ankaŭ homoj el Koreio, Japanio, Usono…). La unuan novaĵon ili rimarkis antaŭ la komenco: la organizantoj decidis, ke SES meritas sian propran retpaĝon kaj lanĉis ĝin http://ses.ikso.net. Tie amasiĝadis ĉiuj informoj, programskizoj, kontaktoj kaj kompreneble funkciis aliĝilo. Kaj en la aliĝilo atendis alia surprizo: la "verda rabato" por la senvianda manĝo, kies lanĉo kaŭzis tiomajn ardajn diskutojn en Esperantio. Fine evidentiĝis, ke pli ol du trionoj de la partoprenantoj (69%) elektis manĝi vegetare aŭ vegane.
La programstrukturo ĝenerale estis simila al la pasinta jaro. Post instruado, kiu okazis en dek klasoj (po du klasoj en ĉiu el kvin niveloj), okazis prelegoj, ekskursoj, sportumado, koncertoj… Ĝisnokte funkciis trinkejo, apude en pli trankvila loko Gufujo. En la trinkejo konfirmiĝis la aserto de la fama kanto: "Ĉio bela en la mondo devas iam iĝi plast'". Kio estas la koloraj plastaĵoj, per kiuj kelkaj SES-anoj pagas? Kvazaŭ iu kolektadus ĵetonojn por aĉetĉaroj en komercdomoj. Sed ne, temis pri la populariĝanta "plasta mono" steloj (renaskiĝanta Esperanta valuto). La aktuala kurzo (1 eŭro = 4,147 steloj) estis bone memorebla por partoprenantoj el Pollando, kie zloto havas similan valoron.
Promenante en la kongresejo, oni trovis ekspozicion. Sur la muroj en la akceptejo kaj apuda koridoro antaŭ la manĝejo aperis ilustraĵoj. Interesaj, ŝercaj, sed por kelkaj eĉ ŝokaj, indignigaj kaj ofendaj. Pri kio temis la bildoj? Ekologio, sana vivostilo, vegetaranismo kaj veganismo kompare kun viand-industrio, mondopolitiko, religioj, malriĉeco kaj multo pli. Sed ĉiujn bildojn kunigis la ĉefa celo pensigi homojn pri la nuntempa, ĉefe "okcidenta" vivmaniero. Dum SES mi aŭdis ne malofte, ke homoj diskutetas pri la temoj en koridoroj, trinkejo aŭ manĝejo. La celo de la ekspozicio estis plenumita.
Ĉu plenumiĝis la celo ankaŭ de la dua ekspozicio, ni ne scias. En la koridoro apud la manĝejo oni pendigis bildvortaron de korpopartoj. Ĉu niaj partoprenantoj lernis iom de Esperanta anatomio, ni ne scias, sed rimarkita ĝi estis ĉiukaze: en la listo de plendoj pendigita fine de SES nekonato kritikis lokigon de la ekspozicio: "Mi ne volas vidi bildon de vulvo, dum mi staras en vico por vespermanĝo". Rapide reagis alia persono: "Mi jes".
Aparte sukcesa estis nacia vespero kaj prezentoj de partoprenantoj mem dum la internacia vespero. En SES aperis kaŝita talento: la kantadon de Carsten (Kaŝi) el Germanio ĉiuj ĉeestantoj tuj ekŝatis kaj rapide aperis en la interreto video-registraĵo sub la nomo "Esperanto havas talenton". El neesperantistaj artistoj venis kanti la roka slovaka talento Peter Bažík & S.H.O.P kun du kantoj rekte en Esperanto! Tiu ĉi programero estis malfermita ankaŭ por publiko.
Koncertoj okazis ĉiuvespere kaj prezentiĝis pluraj Esperanto-talentoj: familia duopo ĴeLe, germana plurtalenta Johannes, itala bardo Manŭel, regea Jonny M, litova virtuoza Asorti, kaj sveda populara bando La Perdita Generacio. En sia kongresa sako ĉiu trovis aldonan surprizon: tute novan albumon Ĉiamen plu de La Perdita Generacio por povi ĝui la Esperanto-muzikon ankaŭ post reveno hejmen. Dankon al la eldonejo Vinilkosmo kaj al la grupo LPG, kiuj ebligis la belan donacon al la SES-partoprenantoj.
SES 2013 estis denove sukcesa. La organiza teamo jam anoncas, ke ĉiuj povas plani sian somerferion por la samaj tagoj kiel ĉi-jare: SES 2014 okazos ekde la 12a ĝis la 20a de julio en Nitra, tuj post la EEU-kongreso en la kroata urbo Rijeka. Kaj se Slovakio tro foras por vi, ne malesperu – prepariĝas jam SES-oj ankaŭ en aliaj mondopartoj, plej reale en Brazilo 2014!
Katarína Nosková kunorganizanto (el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/08/227ses/) Redaktoro: Niu Xueqin
|