Pli ol 230 studentoj de la Zaozhuang-a Universitato lernas Esperanton | |||
2013-09-10 | |||
Teksto kaj fotoj de Sun Mingxiao
En la nova semestro de la studjaro 2013-2014 pli ol 230 studentoj de la Zaozhuang-a Universitato en la provinco Shandong en orienta Ĉinio lernas Esperanton kiel nedevigan lecionon en tri E-kursoj.
S-roj SASAKI Teruhiro, Hoikso kaj Semio gvidas po kurson. La unua leciono de la kursoj okazis en E-Muzeo por doni al la studentoj sciojn kaj veki ilian intereson pri Esperanto.
Redaktoro: Wang Lihua
|