Renkontiĝis Xi Jinping kaj Gurbanguly Berdymukhamedov en Aŝĥabado | |
2013-09-06 | |
La 3an de septembro en Aŝĥabado, la ĉefurbo de Turkmeniola, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia turkmena samrangulo Gurbanguly Berdymukhamedov. La du ŝtatestroj alte taksis la rilatojn inter Ĉinio kaj Turkmenio, planis la estontajn kunlaborojn inter la du landoj kaj decidis establi strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Turkmenio.
Xi Jinping diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Turkmenio havas profundan historian kaj kulturan bazon. En la lastaj jaroj, la du landoj politike fidis unu la alian kaj ricevis riĉan rikolton el kunlaboroj sur la kampoj de ekonomio kaj komerco, energifonto kaj humaneco. Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero de Turkmenio. La du flankoj estas reciproke la plej grandaj partneroj de natura gaso, kio ludas gravan rolon en disvolvo de ekonomio, kaj donas bonan ekzemplon por prienergia kunlaboro en la tuta mondo. Ĉinio kaj Turkmenio estas versence strategiaj partneroj. Ĉinio senŝanceliĝe plenumos la politikon por la amikeco kaj kunlaboro kun Turkmenio kaj volas esti bona amiko, bona partnero kaj bona frato de Turkmenio por ĉiam.
Gurbanguly Berdymukhamedov diris, ke Turkmenio kaj Ĉinio estas amikaj najbaroj kaj la antikva Silka Vojo jam delonge kunligis la du popolojn. En la lastaj jaroj altnivele disvolviĝis kunlaboroj inter la du landoj sur diversaj kampoj, kaj la du flankoj establis stabilan kaj fidindan partnerecon precipe sur la kampo de energifonto. Turkmenio dankas Ĉinion pro ĝia respekto kaj subteno al turkmenaj enlandaj kaj eksterlandaj politikoj. Faktoj pruvis, ke Ĉinio estas fidinda partnero de Turkmenio.
Post la renkontiĝo la du ŝtatestroj subskribis la "Komunan Deklaron por la Starigo de la Strategia Partnereco inter Ĉinio kaj Turkmenio" kaj kune ĉeestis la subskribon de kunlaboraj dokumentoj pri diplomatio, komerco, energifonto, forstumado, edukado, sporto kaj lokaj kunlaboroj.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|