Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping atingis St. Petersburg por ĉeesti la 8-an Pintkunvenon de Gvidantoj de G 20
2013-09-06


Xi Jinping en flughaveno de St. Petersburg

 

    Posttagmeze de la 4-a de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping aviadile atingis St. Petersburg de Rusio por ĉeesti la 8-an Pintkunvenon de Gvidantoj de G 20. Tio estas la unua fojo por Xi Jinping post sia enoficiĝo kiel la ŝtata prezidanto ĉeesti la pintkunvenon por transigi la ĉinan voĉon kaj ekspliki la ĉinan ideon.

 

    La 8-a Pintkunveno de Gvidantoj de G 20 okazas en St. Petersburg la 5-6-an de septembro. Dum la pintkunveno la ĉeestantoj diskutos ĉefe pri kreskado de la monda ekonomio kaj stabileco de la financo, pri daŭrigebla disvolviĝo, pri kreskado, enlaborigo kaj investado, pri kreskado kaj komercado, kaj pri aliaj aferoj kadre de la ĉeftemo de la pintkunveno pri kreskado kaj enlaborigo.

 

    Dum la pintkunveno Xi Jinping ĉeestos la unuaperiodan kaj la duaperiodan kunvenojn, kaj faros parolon por konigi al la internacia socio la disvolvan situacion de la ĉina ekonomio. Li kune kun gvidantoj de aliaj landoj diskutos pri gravaj aferoj por antaŭenpuŝi la firmpaŝan releviĝon de la monda ekonomio, pri tio, kiel oni plue plibonigos la tutgloban regadon kaj antaŭenpuŝos la internacian ekonomian ordon pli racia.

 

    Xi Jinping intervidiĝos kun rusa prezidento Vladimir Vladimirovich Putin, usona prezidento Barack Hussein Obama, gvidantoj de aliaj landoj kaj kun respondeculoj de internaciaj organizo. Li ĉeestos la neoficialan intervidiĝon de gvidantoj de la landoj BRICS, kaj profunde interŝanĝos kun ili opiniojn pri internaciaj kaj regionaj aferoj kune zorgataj.

 

   Xi Jinping veturis al St. Petersburg post la fino de la ŝtatafera vizito en Turkmenio. Post ĉeesto de la pintkunveno Xi Jinping faros ŝtataferajn vizitojn en Kazaĥio, Uzbekio kaj Kirgizio. Li ĉeestos ankaŭ la 13-an Konferencon de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio