Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Komenciĝis seria programo de la Kultura Festivalo de la Guangdong-a Zeno '2013 en Kantono
2013-09-06


Majstro Mingsheng, vicestro de la Ĉina Budhisma Asocio, faras salutparolon en la inaŭguro de la festivalo. 

 


Majstro Noritake Shunan donacas la kaligrafaĵon al la konstanta komitatano de la provinco Guangdong.  

 

    La 4-an de septembro en la urbo Kantono komenciĝis seria programo de la Kultura Festivalo de la Guangdong-a Zeno '2013. La ĉi-foja festivalo estas ne nur la montrado pri budhisma kulturo de la provinco Guangdong en la kuranta jaro, sed ankaŭ la 1300-jara datreveno de la nirvaniĝo de la sesa patriarko Huineng de la zena skolo de Budhismo. Al la inaŭguro de la festivalo ĉeestis pli ol 600 eminentaj bonzoj, specialistoj kaj personoj de diversaj rondoj el Ĉinio, Birmo, Japanio, Sri-Lando, Tajlando, Korea Respubliko kaj aliaj landoj kaj regionoj.

 

    Zeno estas unu el la ĉefaj skoloj de la ĉina budhismo, ĝi estis fondita de Bodhidharma (?-535) kaj popularigita de Huineng (638-713). Huineng estas fama reformanto de Budhismo en la dinastio Tang (618-907), li naskiĝis en malriĉa familio kaj estis analfabeto, sed fine li fariĝis la 33-a zenisma patriarko de la Budhismo en sia aĝo de 24 jaroj. La provinco Guangzhou estas la loko kie Huineng naskiĝis, darmon disvastigis kaj nirvaniĝis.

 

    Tiutage, majstro Noritake Shunan, la abato de la templo Reiun-in de Japanio, donacis sian kaligrafaĵon al s-ro Lin Xiong, konstanta komitatano de la provinco Guangdong kaj estro de la guangdong-a unuecfronta departemento.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio