Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Bonzoj de Shaolin-templo en internacia milit-muzika festivalo en Moskvo
2013-09-05


Shaolin-bonzoj en la Internacia Milit-muzika Festivalo 

 


Rusaj disĉiploj de Shaolin-templo surgenuiĝas antaŭ la abato Shi Yongxin  

 

    La 3an de septembro raportisto informiĝis en Moskvo, ke invitite de la rusa prezidento Vladimir Putin, la Shaolin-kultura delegacio ĵus atingis Moskvon kaj partoprenas en la internacia milit-muzika festivalo inter la 1-a kaj la 8-a de septembro. La tradicia ĉina luktarto de Shaolin-templo ricevis varman aplaŭdon de lokanoj, kiam la delegacio aperis en la festivalo sur la Ruĝa Placo de Moskvo.

 

    Shi Yongxin, abato de Shaolin-templo kaj liaj sekvantoj estis varme akceptitaj de rusaj disĉiploj de Shaolin-templo, kredantoj je budhismo kaj personoj el diversaj rondoj, kiam ili atingis Moskvon. Rusaj disĉiploj surgenuiĝis antaŭ la abato kaj prezentis al li florojn por bonvenigi ilin al la festivalo.

 

    En la jaro 2006 la rusa prezidento Vladimir Putin vizitis Shaolin-templon kaj amikiĝis kun la templo; en la jaro 2009 Shaolin-templo, ŝatata de Putin, estis invitita al la tiujara internacia milit-muzika festivalo; ĉijare Putin denove invitis Shaolin-templon al la festivalo. En la 1-a de septembro Shaolin-kungfuo prezentiĝis en la festivalo, kiu havas grandan internacian influon. Putin kaj senditoj de pluraj landoj rigardis la ludon de diverslandaj artistoj sur la Ruĝa Placo.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio