Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉiuj ajn kondutoj kun la intenco renversi la agresan historion de Japanio estos firme kontraŭigitaj
2013-09-05


Qin Gang faras parolon.

 

    La 3-an de septembro Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en sia parolo pri la 68-jara datreveno de la triumfo de la Kontraŭjapana Rezistmilito, ke Ĉinio urĝas Japanion preni la sintenon respondecan pri la historio kaj la estonteco, serioze plenumi siajn deklaron kaj promeson pri introspekto de la agresa historio kaj akiri la fidon de la najbaraj landoj en Azio kaj tiun de la internacia socio per sia agado.

 

    Qin Gang diris, ke la 3-a de septembro estis memortago de la 68-jara datreveno de la triumfo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la ĉina popolo kaj tiu de la triumfo de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Dum la plej malfacila batalo kontraŭ Japanio la ĉina popolo antaŭeniris unuj sekvante aliajn, batalis sangan batalon, gajnis la grandan triumfon de la batalo kontraŭ Japanio, pagis grandan oferon por la triumfo de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj faris neforigeblan historian kontribuon. Okaze de la solena momento la ĉina popolo profunde konservi la memoron pri la mortintaj samlandanoj, kiuj brave batalis kaj dediĉis sian vivon en la batalo kontraŭ Japanio.

 

    Qin Gang diris, ke la pasinta sperto, se ne forgesita, estas gvidilo por la estonteco. Nur firme konservante la tragedian historion kaj tirante profundajn lecionojn el ĝi, oni povas eviti ripeton de la historia tragedio. La rezultoj de la triumfo de la Dua Mondmilito gajnitaj per valoraj vivoj kaj sangoj de sennombraj kontraŭjapanaj martiroj ne toleras esti defiitaj, kaj la internacia ordo post la milito starigita surbaze de la justa juĝo kaj ĝisfunda likvido al la japana militarismo estos necese konservita. Ĉiuj ajn kondutoj kun la intenco renversi la agresan historion de Japanio estos firme rezistitaj kaj kontraŭigitaj de la popoloj de la suferintaj landoj en Azio kaj de la internacia socio. Ĉinio urĝas Japanion preni la sintenon respondecan pri la historio kaj la estonteco, serioze plenumi siajn deklaron kaj promeson pri introspekto de la agresa historio kaj akiri la fidon de najbaraj landoj en Azio kaj tiun de la internacia socio per sia agado.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio