Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Li Keqiang prelegis en la inaŭguro de la 10-a Ekspozicio de Ĉinio kaj ALSA
2013-09-05


Li Keqiang faras prelegon.

 


Li Keqiang kaj aliaj ŝtatestroj de ALSA kune prisemas rizojn kaj kune verŝas akvon. 

 

    Antaŭtagmeze de la 3-a de septembro inaŭguriĝis la 10-a Ekspozicio de Ĉinio kaj Asocio de Landoj de Sudorienta Azio en la Nanning-a Internacia Centro de Kunveno kaj Ekspozicio de Nanning, ĉefurbo de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en la sudokcidenta parto de Ĉinio. Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, faris prelegon en la inaŭguro.

 

    Li Keqiang diris, ke Ĉinio daŭre persistas en paca disvolviĝo kaj pozitive kontribuas al prospero kaj stabileco de Azio kaj la mondo. Ĉinio kaj ALSA kreis la "orajn 10 jarojn" de la kunlaboroj inter la du flankoj en la pasinteco kaj kreos la "diamantajn 10 jarojn" en la estonteco. Li iniciatis pri 5 punktoj por pluapaŝaj kunlaboroj: novigi la liberan komercan regionon de Ĉinio-ALSA; rapidigi la antaŭeniĝon de la interkontakto, komunikado kaj kunlaboro en la kampoj de ŝoseo, fervojo, rivertrafiko, aviado, telefonio, fuelo kaj aliaj; fortigi la kunlaboradon de financo; okazigi la surmarajn kunagojn; plimultigi la kulturan interŝanĝadon.

 

    Ankaŭ U Thein Sein, birma prezidento, Hun Sen, kamboĝa ĉefministro, Thongsing Thammavong, laosa ĉefministro, Yingluck Shinawatra, tajlanda ĉefministro, Nguyen Tan Dung, vjetnama ĉefministro, Teo Chee Hean, singapura vicĉefministro, kaj Le Luong Minh, ĝenerala sekretario de ALSA, ĉeestis al la inaŭguro kaj faris salutparolojn.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Rufieng

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio