Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pentraĵa ekspozicio de arabaj artistoj en Ĉinio
2013-09-03


En la malfermo artistoj ricevas diplomojn disdonitajn de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio. 

 


Eksponaj pentraĵoj  

 

    La 1-an de septembro en la Biblioteko de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en Urumĉio, ĉefurbo de la aŭtonoma regiono inaŭguriĝis "Bela Xinjiang, Vido kaj Inspiro" -- la Kvara Pentraĵa Ekspozicio de Famaj Arabaj Artistoj en Ĉinio. La ekspozicio montras pli ol 50 pentraĵojn, kiujn kreis 16 konataj pentristoj el 13 arabaj landoj kaj regionoj post sia duonmonata vojaĝo en Ĉinio. La artistoj laŭ siaj propraj vidpunktoj kaj penikoj bildigis amikan, modernan kaj civilizitan Xinjiang.

 

    La ekspozicio jam okazis tri fojojn: la unua en Hangzhou, Zhejiang, en aŭgusto de 2009; la dua en Yinchuan, Ningxia, en julio de 2010; kaj la tria en Yichun, Heilongjiang, en aŭgusto de 2012. Ĝi estas grava agado aranĝita de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio kadre de la Ĉina-Araba Kunlabora Forumo.

 

    Ĉi tiu ekspozicio estas rigardata grava programero de la Semajno de Fremdlandaj kaj Ĉinaj Kulturoj kadre de la 3a Ĉina-Eŭrazia Ekspozio inaŭgurita en la 2a de septembro en Urumĉio.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio