Forumo pri dezerto malfermita en Interna Mongolio de Ĉinio | ||||
2013-08-07 | ||||
La 3-an de aŭgusto la 4-a Hobq-a Internacia Forumo pri Dezerto estis malfermita en Ordos, Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio en norda Ĉinio. En la 2-taga forumo, la ĉeestantoj, specialistoj el pli ol 30 landoj, konsentis pri la fruktoj akiritaj de Ĉinio en la bridado kontraŭ la dezerto Hobq, kaj faris difinon al la konceptoj pri dezertiĝo kaj dezerto.
Specialistoj opinias, ke la publika kaj komerca modelo uzita de Ĉinio en la bridado kontraŭ la menciita dezerto inkludis la elementon de la merkata ekonomio, ĝi estas efika maniero por bridado al la dezertiĝo. Diversaj landoj de la tuta mondo devas fari koncernajn esplorojn kaj diskonigojn.
La foruma organiza komitato alvokis, ke ĉiuj kunagu, ke ĉiuj membroj de la internacia socio kune klopodu, ke ĉiuj landoj kunlaboru, por trovi pli taŭgajn kaj novajn manierojn, metodojn aŭ rimedojn gardi kaj protekti la ekologian medion.
Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng
|