Malfermiĝis en Pekino la somera kampadejo "Vojaĝo por Serĉi Radikon en Ĉinio"

">
Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermiĝis en Pekino la somera kampadejo "Vojaĝo por Serĉi Radikon en Ĉinio"
2013-08-05

 

 

Dum la kampadejo en Pekino por la ĉin-devenaj geknaboj

 

    En la 3-a de aŭgusto ĉ. 4 000 ĉin-devenaj geknaboj el 55 landoj kaj el la ĉinaj regionoj Honkongo, Makao kaj Taiwan renkontiĝis en Pekino por partopreni en la malferma ceremonio de la somera kampadejo "Vojaĝo por Serĉi Radikon en Ĉinio" okazinta en la Popola Halo de Pekino. Yang Jiechi, ŝtata konsilanto de Ĉinio, ĉeestis al la ceremonio kaj faris parolon, li transdonis la flagon de la somera kampadejo al la reprezentantoj de la kampadejanoj.

 

    Qiu Yuanping, direktoro de la Oficejo pri Transmaraj Ĉinoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, prezidis la malferman ceremonion en kiu faris parolojn la kampadejano el Usono kaj la teama estro el Aŭstralio. Sekve, la kampadejanoj spektis mirindan prezentadon kun riĉa enhavo de la ĉina kulturo. La muzikila ludado, pekina opero, akrobataĵo, vizaĝo-ŝanĝo (lertaĵo en Sichuan-opero) kaj tiel plu akiris varman aplaŭdadon de la geknaboj. Kaj la apero de la 3 kosmonaŭtoj de la kosmoŝipo Shenzhou-10 Nie Haisheng, Wang Yaping kaj Zhang Xiaoguang kondukis la emocion de la spektantoj al la kulmino.

 

    La somera kampadejo "Vojaĝo por Serĉi Radikon en Ĉinio" estas organizita de la Oficejo pri Transmaraj Ĉinoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Ĉina Asocio por Transmara Interŝanĝo. Ekde la jaro 1999, oni jam sukcese okazigis la kampadejon je 6 fojoj. En la 5-taga kampadejo de la kuranta jaro, la membroj ne nur vizitos diversajn vidindaĵojn de Pekino, ekzemple la Imperiestra Palaco, la Granda Muro, la Nacia Stadiono (Nesto), la Ŝtata Naĝa Centro (Akva Kubo), la Ĉina Ŝtata Centro por Arta Prezentado kaj aliaj, sed ankaŭ ĉeestos al aliaj amuzaj programoj, ekzemple la festivalo de internaciaj ĉin-devenaj gejunuloj kaj geknaboj.

 

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Rufieng

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio