Inaŭguriĝis en la Henan-a Muzeo de Ĉinio la ekspozicio "Marŝi al la Moderneco -- Artaj Verkoj Kolektitaj de Publiko en Nord-okcidenta Britio" | ||||||
2013-08-05 | ||||||
La 3-an de aŭgusto la ekspozicio "Marŝi al la Moderneco -- Artaj Verkoj Kolektitaj de Publiko en Nord-okcidenta Britio" inaŭguriĝis en la Henan-a Muzeo de Ĉinio.
Al la ekspozicio kune okazigita de ĉinaj kaj britaj muzeoj kaj kolektaj organizoj 18 muzeoj kaj kolektaj organizoj en nord-okcidenta Britio liveris 80 eksponaĵojn, kiaj ole-pentraĵoj, gravuraĵoj, akvareloj, skizoj kaj skulptaĵo, kaj tiuj eksponaĵoj temas pri religio, portret-arto, pejzaĝoj kaj pri ĉiutaga vivo de britoj.
Inter la eksponaĵoj estas verkoj de kelkgeneraciaj grandaj artistoj de Britio, kiaj William Hogarth (1697-1764), Joseph Mallord William Tmher (1775-1851), Henry Spencer Moore (1898-1986), Dante Gabriel Rossetti (1828-1882) kaj Edward Burne Jones (1833-1898).
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|