Okazis la 4-a Tutgloba Tigra Forumo kaj la koncerna seminario en Kunming, Ĉinio

">
Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis la 4-a Tutgloba Tigra Forumo kaj la koncerna seminario en Kunming, Ĉinio
2013-07-31

 

En la inaŭguro de la 4-a Tutgloba Tigra Forumo kaj la koncerna seminario 

 

    La 29-an de julio okazis la 4-a Tutgloba Tigra Forumo en Kunming, la ĉefurbo de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio. En la sama tago, Ĉinio okazigis la Internacian Seminarion pri Protektado por Sovaĝaj Tigroj kaj aliaj Endanĝeraj Specioj kaj Atakado al Kontraŭleĝa Negoco de Sovaĝaj Bestoj.

 

    La seminario daŭris je 3 tagoj, al ĝi ĉeestis pli ol 130 reprezentantoj de diversaj organizoj. La partoprenantoj inkludas senditojn de la registaroj de la 12 landoj kiuj posedas sovaĝajn tigrojn, ekzemple Ĉinio, Hindio kaj Rusio, delegitojn de internaciaj registaraj organizoj, ekzemple la "Tutgoba Tigra Iniciato" de la Monda Banko kaj reprezentantojn de internaciaj ne-registaraj organizoj kaj institutoj, ekzemple la Monda Natura Fonduso.

 

    En la jaro 1988 Ĉinio enlistigis tigron kiel la unuaklasa kategorio de sovaĝaj bestoj sub la ŝtata protekto. En la jaro 2011 la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio oficiale komencis realigi la "Projekton por Remultiĝo de Sovaĝaj Tigroj", tial Ĉinio fariĝis la plej entuziasma lando en la respondo al la Tutgloba Programo por Remultiĝo de Sovaĝaj Tigroj.

 

    En la ĉi-foja seminario, Ĉinio daŭre elvokis al la internacia socio pri antaŭenpuŝa farado por ĉiuflanke bonigi la situacion de la protektado al la sovaĝa tigro sur la tuta terglobo kaj atakado al la kontraŭleĝa negoco de sovaĝaj bestoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Rufieng

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio