Okazis Pintkunveno de Ĉina Financa Novigo kaj Disvolviĝo ">
Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis Pintkunveno de Ĉina Financa Novigo kaj Disvolviĝo
2013-07-29

 

 Paul Zane Pilzer faras parolon.

 

 

    De la 27-a ĝis la 28-a de julio okazis en Pekino la Pintkunveno de Ĉina Financa Novigo kaj Disvolviĝo, organizita de la Investa Asocio de Ĉinio kaj la financa kompanio Iron. Specialistoj kaj kleruloj pri financo ĉinaj kaj eksterlandaj ĉeestis la kunvenon, kies temo estas "Ĉina Sonĝo -- Liberigi pozitivan energion de financo". Ili diskutis pri nova situacio de la mondo, nova balanco de la tutgloba ekonomio, la financa reformo de Ĉinio, ties teknologia novigo, financa ŝanco kaj surretigo de financa produkto.

 

    Paul Zane Pilzer, konsultanto de du usonaj eksaj prezidentoj kaj fama ekonomisto, kiu verkis la librojn Senlima Riĉeco kaj Mono de la Aliaj, faris parolon pri la financa politiko de Usono, ekonomio en Eŭrozono, la fundamenta maniero de Japanio por funkciigi financon kaj ekonomion, ebla malkresko de la prezo de la ĉina juano, kaj ankaŭ la influo de Li-Ekonomio (signifas, ke oni ne forte stimulu la ekonomion, praktiku delevigon de la ekonomio kaj faru strukturan reformon).

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio