Okazis Rondtabla Kunveno '2013 de la Ĉina Konsilio pri Internacia Kunlaboro por Medio kaj Disvolviĝo ">
Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis Rondtabla Kunveno '2013 de la Ĉina Konsilio pri Internacia Kunlaboro por Medio kaj Disvolviĝo
2013-07-22

Prof. Arthur Hanson faras prelegon en la kunveno.  

 

    La 20-an de julio okazis la Rondtabla Kunveno '2013 de la Ĉina Konsilio pri Internacia Kunlaboro por Medio kaj Disvolviĝo en la Ekologia Konferenca Centro Internacia de la urbo Guiyang, la ĉefurbo de la provinco Guizhou en sudokcidenta Ĉinio. La kunveno ludas gravan rolon en la daŭrigebla disvolviĝo de la esplorado por la konstruado de la ĉina verda kulturo.

 

    En la kunveno la partoprenantoj faris gravajn prelegojn pri la ĉeftemo "Regiona ekvilibro kaj socia harmonio en la verda disvolviĝo". Prof. Arthur Hanson, prezidanta konsiliano de la eksterlanda flanko de la konsilio kaj eksa estro de la Internacia Instituto por Daŭrigebla Evoluado de Kanado, esprimis tion en sia prelego, ke en la kampo de la regiona ekvilibro kaj en tiu de la verda disvolviĝo, Ĉinio devas aranĝi al si longtempan celon kaj strategion en la tuta lando.

 

    La ĉeestantoj varmege diskutis pri la taŭgaj solvoj por la problemoj de resurso, medio, socio kaj disvolviĝo de Ĉinio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio