Ĉinio konstruos 850 bazojn kun la internacia normo por aviada urĝsavado ">
Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio konstruos 850 bazojn kun la internacia normo por aviada urĝsavado
2013-07-18


Helikopteroj en la bazo de la urbo Anyang 



En la inaŭgura ceremonio de la unua bazo


    La Ministerio pri Civilaj Aferoj de Ĉinio laŭplane konstruos 850 bazojn per aviadaj manieroj kun la internacia normo kontraŭ krizo en diversaj lokoj de Ĉinio. La 16-an de julio estis oficiale starigita la unua koncerna bazo por trejnado al la urĝsavaj specialistoj en la urbo Anyang de la provinco Henan en centra Ĉinio.

 

    La aviada urĝsavado signifas, ke kiam krizo okazos, la urĝsavaj specialistoj faras serĉadon, savadon kaj sukuradon al la suferantoj per aviadaj manieroj. En multaj landoj, tia aviada urĝsavado jam industriiĝis kiel financo, asekuro kaj telekomuniko post sia grandkvantiĝo kaj sistemiĝo.

 

     La menciita bazo en Anyang jam komencis la trejnajn projektojn por kulturi helikopterajn pilotojn, helikopterajn riparistojn, aviadajn kuracistojn kaj urĝsavajn specialistojn. Ekde la kuranta jaro, la bazo jam akceptis 100 pilotojn, 100 maŝinistojn, 50 savistojn kaj 50 kuracistojn. Ili plenumos krizajn taskojn de aviada urĝsavado en la bazoj de diversaj urboj de Ĉinio post la trejnado.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio