Japanaj maljunaj soldatoj kontraŭas amendon de la konstitucio de Japanio">
Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Japanaj maljunaj soldatoj kontraŭas amendon de la konstitucio de Japanio
2013-07-15

 Kuroda Chiyokichi faras parolon.

 

 

    La 14-an de julio okazis en Tokio ekspozicio pri la invada milito al Ĉinio far Japanio kaj tie maljunaj soldatoj rakontis pri la milito. Ili ne konsentas pri amendo de konstitucio kaj anstataŭe subtenas la pacon.

 

    Kuroda Chiyokichi, 88-jara japana soldato, kiu estis sendita al Ĉinio dum la invada milito. Li vidis, ke soldatoj mortis pro malsano aŭ pro manko de manĝaĵoj, kaj nur 400 el 1200 homoj postvivis. La soldatoj estis forlasitaj de la japana armeo.

 

    Kiam oni diskutis pri modifado de la konstitucio, Kuroda serioze diris, ke la konstitucio estas bazo de la fondiĝo de Japanio, kaj oni ne devas amendi ĝin. Se la konstitucio estus amendita, la mondo devus suspekti, ke Japanio volas alian militon.

 

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio