Malaltkarbona vivmaniero, nia komuna elekto">
Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malaltkarbona vivmaniero, nia komuna elekto
2013-07-11

 

de DUAN RAN

 

 

    La 17a de junio estis la unua "Malaltkarbona Tago" de Ĉinio. Ĝia temo estas "efektivigi energiŝparan kaj malaltkarbonan vivmanieron kaj konstrui belan hejmlandon".

 

 

 Knabo (maldekstre) montras sian pentraĵon sur mediprotekta sako en la "Malaltkarbona Tago" de Ĉinio.

 

    Se tiuj naturaj fenomenoj, ke la mara glacio pli rapide degelas ĉe Arkto, insularo en Maldivoj submergiĝos en la maro, kaj Niĝerion trafis la inundo plej granda en la pasintaj 40 jaroj, estas fore de ĉinoj, tamen ili neniel forgesos grandan ŝtormon en norda Ĉinio, rekordan varmecon en suda Ĉinio, kaj sesfojan atakon de tajfunoj al Ĉinio en julio 2012... Tiuj klimataj nenormalaĵoj estas la rezulto de la tergloba varmiĝo, kies ĉefa kaŭzo estas la pliiĝanta ellasado de karbona dioksido kun la ekonomia kaj socia disvolviĝo de la homaro.

 

    La klimata krizo estas nuntempe unu el la plej grandaj defioj kun vasta amplekso kaj granda influo, kaj estas urĝa afero agi kontraŭ la malboniĝo de la klimato kaj de la medio. Tion konsciis pli kaj pli multe da landoj kaj sciencistoj. Tamen ni ankoraŭ aŭdas opinion, ke ellasado de karbona dioksido ne estas la sola faktoro kiu kaŭzas la tergloban varmiĝon. Tio montras, ke homoj ne komplete konas la gravecon de la forceja efiko. Tial okaze de la unua "Malaltkarbona Tago" de Ĉinio la unua tasko estas ĝuste kaj profunde koni la negativajn influojn de la ekonomia disvolviĝo kaj la socia vivo de la homaro sur la klimato.

 

 

Pentraĵoj de infanoj pri malaltkarbona vivmaniero en la ekspozicio de agoj kontraŭ klimata ŝanĝiĝo. 

 

    Nuntempe, redukti pliiĝantan ellasadon de karbona dioksido jam fariĝis la komuna elekto de landoj, urboj, entreprenoj kaj eĉ individuoj. Malaltkarbona vivmaniero ne estas tasko malproksima de la reala vivo nek nura ideo de la moda vivo, sed estas respondeco, kiun la homaro devas porti sur si nun.

 

    Malaltkarbona vivmaniero estas la komuna elekto de ĉiuj landoj, tamen evoluintaj kaj evoluantaj landoj devas porti komunan, sed distingan respondecon. Klimata ŝanĝiĝo ne konas landlimojn. La nuna klimata problemo estas kaŭzita de akumulita ellasado de karbona dioksido fare de evoluintaj landoj dum longa periodo en sia ekonomia evoluigo, tial ili devas porti pli da respondeco pri la ellasad-redukto. Dume evoluantaj landoj devas ŝpari energion kaj redukti la ellasadon dum sia ekonomia disvolvado. Tiurilate Ĉinio faris pozitivan kontribuon, precipe dum la periodo inter 2006 kaj 2010. De la jaro 2005 ĝis la jaro 2012 la energio-konsumo en ĉiu unuo de la malneta enlanda produkto malkreskis per 21%, aŭ reduktiĝis la ellasado je ĉirkaŭ 1600 milionoj da tunoj da karbona dioksido. La atingo estas agnoskita de la internacia komunumo.

 

    Malaltkarbona vivmaniero estas ankaŭ komuna elekto de urboj, kaj transformiĝo al malaltkarbona urbo jam fariĝis tendenco de multaj urboj en la mondo dum sia disvolvado. Urboj estas politikaj laboratorioj de la batalo kontraŭ klimata ŝanĝiĝo. En la jaro 2010, Ĉinio komencis provojn de malaltkarbona maniero en provincoj Guangdong, Liaoning, Hubei, Shaanxi kaj Yunnan, kaj en urboj Chongqing, Tianjin, Xiamen, Shenzhen, Nanchang, Hangzhou, Guiyang kaj Baoding. Konstruado de malaltkarbonaj urboj jam komenciĝis en la tuta lando, kaj malaltkarbona maniero jam penetris en diversajn kampojn de la ekonomia disvolvado, urba konstruado kaj la ĉiutaga vivo.

 

 

Ujoj por malsamaj ruboj en la ekspozicio de agoj kontraŭ klimata ŝanĝiĝo 

 

    Malaltkarbona maniero estas profunda ŝanĝiĝo de la ekzistanta produktmaniero, kaj "verda produktado" devas esti la komuna elekto de ĉiuj entreprenoj. Por Ĉinio, la urĝa tasko estas disvolvi malaltkarbonan ekonomion, kaj des pli grave estas realigi "verdan disvolviĝon", cirkulan disvolviĝon, kaj malaltkarbonan disvolviĝon. Por altkarbonaj entreprenoj, ekzemple tiuj pri energifontoj, ferŝtalo, teksado kaj konstruado, la sola vojo al kapabla konkurenco sur la internacia merkato kaj al daŭripova disvolviĝo estas rapide sin akomodi al la malaltkarbona epoko.

 

 Publikaj bicikloj en la ekspozicio

 

    Por ĉiu homo, malaltkarbona vivmaniero estas respondeca sinteno kaj ankaŭ kutimo, al kiu oni ne malfacile povas adaptiĝi en ĉiutaga vivo. Elekti malaltkarbonan vivmanieron konformas al la ĉina tradicio de ŝparemo kaj povas redukti la vivkoston kaj sanigi la terglobon. Malaltkarbona vivmaniero iom post iom fariĝas komuna elekto de la ĉinoj. Ni kune strebu por malaltigi la temperaturon de nia varma planedo.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio