Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eksperimentejo de revoj
2013-07-09

 

 
 Wang Shenglin

En preparado de afiŝo por la aranĝo "48-hora Maratono de Kreado '2013".

 

Dum la forumo pri modelo de konstruaĵo

 

Dum la forumo pri modelo de konstruaĵo 

 En ĝustigo de tridimensia printilo

 "Kreanto" faras megafonon.

Produktaĵoj faritaj de "kreantoj"  

 

"Kreantoj" diskutas kiel krei gitaron el rulglitilo.  

 

de MA PING

    En iu domego en Pekino grupo da junuloj laboras sur tablo kovrita de cirkvitoj kaj elektraj dratoj, kaj faras programojn antaŭ komputiloj. Kvankam ili estas aŭ studentoj aŭ laborantoj en diversaj kampoj, oni nomas ilin per la komuna nomo: "kreantoj". Do, ankaŭ la oficejo estas nomita "Krea Spaco".

 

    Tio temas pri nova eksperimentejo malferma al ĉiuj. Homoj el diversaj kampoj kunvenas kaj realigas kreivajn ideojn per diskutoj kaj eksperimentoj. "En la komenco, ni iniciatis la spacon nur pro amuzo", diris Wang Shenglin, unu el la kunfondintoj de la spaco.

 

    Diplomiĝinte el universitato en la jaro 2011, Wang Shenglin luis malgrandan ĉambron kiel oficejon. Tie li ĉiusemajne havis diskuton pri novaj interesaj ideoj kun amikoj. Tiujn ideojn ili realigis per siaj propraj manoj: ekzemple kubo-roboto, 4-aksa flugilo kaj tuŝa tablo estas iliaj produktoj.

 

    Ilia problemo kuŝis en tio, ke ili bezonas multfojajn eksperimentojn kaj grandan kvanton da materialoj por fabriki pretan produktaĵon, kvankam ilia celo ne estas gajni monon. Tial Wang komencis serĉi investantojn por finance subteni la spacon.

 

    Kun helpo de la favora politiko kaj financa subteno de la distrikto, la spaco translokiĝis en grandan oficejon en la jaro 2012. Ĝis tiam la spaco jam transformiĝis de la simpla eksperimenta spaco al la vera kompanio.   

  

    Nun teknologiaj forumoj okazantaj en la "Krea Spaco" ĉiufoje altiras dekojn aŭ centojn da ĉeestantoj. En la komenco de la jaro 2013, ili komencis kunlabori kun Ullens-Centro por Moderna Arto en Pekino por organizi instrukunvenon ĉiumonate en la centro. Krome la aparatoj de la "Krea Spaco" regule malfermiĝas al la publiko.

 

    "Kian ajn laboron vi havas, vi povas veni al nia spaco por realigi vian ideon, ĉar ĝi estas eksperimentejo de revoj", diris Wang.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio