Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
32 ruĝaj ibisoj revenis al la naturo en Ĉinio
2013-07-05

 
Oni revenigas la ruĝajn ibisojn.

 

    Matene de la 3-a de julio en arbaro en la  provinco Shaanxi en nordokcidenta Ĉinio, 32 artefarite breditaj ruĝaj ibisoj estis liberigitaj al la naturo post sovaĝiga trejno. Unuafoje en la norda parto revenigis multajn ruĝajn ibisojn por refortigi ĝian specon.

 

    Ruĝaj ibisoj estas birdoj ĉe la rando de pereo kaj sub la unua-klasa protekto de la ŝtato. Ili vivis en Japanio, Ĉinio, Rusio kaj Koreio. En la komenco de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, ilia nombro rapide malkreskis pro ekomedia malboniĝo, kaj oni eĉ opiniis, ke la speco malaperos. Post kiam ĉinaj ornitologoj trovis en la jaro 1981 sep sovaĝajn ruĝajn ibisojn en la gubernio Yangxian de la provinco Shaanxi, oni konstruis tie observan stacion kaj naturan rezervejon por protekti la birdojn. Laŭ koncerna internacia principo, oni ne nur protektas la sovaĝajn birdojn, sed ankaŭ bredas pli multajn ruĝajn ibisojn. Post 30-jara klopodo, nun ekzistas en Ĉinio pli ol 2 mil ruĝaj ibisoj, el kiuj mil estas sovaĝaj.

 

    Laŭ fakuloj, la provinco Shaanxi en la historio estis vivaero de ruĝaj ibisoj, tial oni elektis la lokon por revenigi la birdojn, kun la celo pligrandigi la vivaeron.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio