Ĉefpaĝo

Finiĝis la komuna agado kontraŭ narkotaĵoj fare de Ĉinio, Laoso, Birmo kaj Tajlando

| 2013-06-27
Nombro de mesaĝoj(0)


En la ceremonio por komenci la komunan agadon de Ĉinio, Laoso, Birmo kaj Tajlando kontraŭ narkotaĵoj 
 

Ĉinaj armitaj policanoj plenumas taskon kontraŭ narkotaĵoj ĉe la bordo de la rivero Mekongo 

 

    La 25-an de junio finiĝis la du-monata komuna agado kontraŭ narkotaĵoj fare de la leĝplenumaj departementoj de Ĉinio, Laoso, Birmo kaj Tajlando ĉe la baseno de la rivero Mekongo. Dum la agado ili malkovris 1037 kazojn pri kontrabando de narkotaĵoj kaj kaptis diversajn narkotaĵojn je 3.9 tunoj.

 

    Rilata respondeculo de la Buroo por Kontroli Narkotaĵojn sub la Ministerio de Publika Sekureco de Ĉinio diris, ke la kvar landoj donis grandan atenton al la ĉi-foja komuna agado. Ili fondis komunan komandejon, multfoje okazigis kunvenojn por fari analizojn pri kazoj, interŝanĝojn pri informoj kaj komunikadon pri gravaj rezultoj, kaj prenis energiajn rimedojn por kune solvi rilatajn aferojn. La Ĉina Komisiono por Kontroli Narkotaĵojn aranĝis rilatajn departementojn por publika sekureco kaj malpermeso de narkotaĵoj, tiun por landlima defendo kaj doganejon de 15 provincoj, regionoj kaj urboj fortigi kontroladon en ĉefaj havenoj, pasejoj, provinc- kaj urbklasaj aŭtovojoj, plenforte bati translandan kontrabandon de narkotaĵoj kaj fari plenfortan persekuton al la ĉefaj forkurantaj krimuloj, kiuj faris negocon de narkotaĵoj.

 

    La Ministerio de Publika Sekureco de Laoso aranĝis rilatajn organizojn ĉe la rivero Mekongo: grandigi policforton, fortigi kontrolon de narkotaĵoj, senĉese altigi komunan ĝuon de informoj kaj nivelon de komuna trakto de kazoj. La Birma Centra Komisiono por Forigi Narkotaĵojn aranĝis armeon kaj policon en la gubernio Tachilek por fari komunan agadon. Ili ĉefe regis negocon kaj kaŝadon de narkotaĵoj en la vilaĝoj proksimaj al la kajo Ora Triangulo ĉe Birmo. La Tajlanda Centra Komisiono por Forigi Narkotaĵojn mobilizis armeojn kaj leĝplenumajn fortojn ĉe la baseno de la rivero Mekongo por plue bati negocon de narkataĵoj ĉe bordoj de la rivero Mekongo.

 

    La ĉi-foja agado ludis gravan rolon por timigi la krimulojn kiuj okupiĝas pri negoco de narkotaĵoj ĉe la baseno de la rivero Mekongo, kaj forte subpremis la tendencon pri frenezo de negoco pri narkotaĵoj ĉe la regiono.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments